Gyula Háry
Gyula Háry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Háry Gyula |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1864 en Zalaegerszeg |
Morto | 3-an de januaro 1946 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Háry [djula hAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Háry Gyula estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, framasono [1] Arkivigite je 2023-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, altlerneja instruisto.
Gyula Háry [2] Arkivigite je 2018-05-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de septembro 1864 en Zalaegerszeg, li mortis la 3-an de junio 1946 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Háry frekventis mezlernejojn en Kőszeg kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1886. Lia plej grava instruisto estis János Greguss. Háry plulernis en majstrolernejo de Károly Lotz kaj li studvojaĝis al Nederlando kaj Italio. Li estis ŝatata ilustristo de Vasárnapi Ujság dum 3 jardekoj. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn, urbopartojn. Inter 1900 kaj 1920 li instruis en Reĝa Teknikuniversitato József. En 1902 li aliĝis al loĝio Erzsébet. Li ricevis 3 premiojn inter 1911-1923.
Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto ekde 1891
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj ilustraĵoj, grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- A Keleti pályaudvar (grafikaĵo)
- vidu la malsuprajn bildojn!
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
-
Kafejo Pilvax en Budapeŝto
-
Gepatroj de Imre Madách
-
Alsólendva (1896)
-
Fortikaĵo
-
La juna Zoltán Petőfi