Härkingen
Härkingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gäu |
Geografia situo | CH1903: 628691 / 239941 (mapo)47.3097222222227.8180555555556Koordinatoj: 47° 19′ N, 7° 49′ O; CH1903: 628691 / 239941 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1340 |
Areo | 5,57 km² |
Alteco | 430 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4624 |
Komunumkodo | 2402 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Härkingen estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1340 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Härkingen situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo sude de la rivero Dünnern. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo la setlejo Usserdorf sude de la kernvilaĝo kaj la izilita setlejo Usserban ĉe la vojo al Fulenbach en la sudo de la komunumo. Tra la vilaĝo centro fluas la kanaleto Chrebskanal.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Härkingen situas ĉe la kantona vojo 268.1 de Kestenholz al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio al Olten respektive al Kestenholz. En la nordo de la komunumo situas la grava aŭtovojtriangulo Härkingen de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A2. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 2 kilometrojn norde en Egerkingen.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Härkingen limas en nordo al Egerkingen, en oriento al Gunzgen, en sudo al Fulenbach, kaj en okcidento al Neuendorf.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Härkingen datiĝas el la jaro 1080 kiel Härichingen. Dum mezepoko Härkingen estis tribunala loko kaj centro de la samnoma grafejo. En la jaro 1402 Härkingen estis vendita al Soloturno. La konstruo de la aŭtovojo en la 1960-aj jaroj kondukis al granda kresko ekonomia kaj de la loĝantaro. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Härkingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Katolika preĝejo
-
Vilaĝeniro, maldekstre Chrebskanal
-
Vilaĝeniro
-
Gastejo zum Pflug
-
Fajrobrigadejo
-
Trafikcirklo
-
Vilaĝa strato
-
Viandovendejo
-
Ĝardencentro
|