Lützelbach
Aspekto
(Alidirektita el Haingrund)
Lützelbach | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06165, 09372, 06066 | |||||
Poŝtkodo | 64750 | |||||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06437010 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Uwe Olt | |||||
Adreso de la administrejo | Mainstr. 1 64750 Lützelbach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6800 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 47′ N, 9° 5′ O (mapo)49.7879861111119.0765972222222Koordinatoj: 49° 47′ N, 9° 5′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 278 m | |||||
Areo | 35,46 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.luetzelbach.de/ | |||||
Lützelbach estas komunumo de la distrikto Odenwald en la sudo de Hesio, proksime al la limo al Bavario, en arbaroriĉa ĉirkaŭaĵo de la mezmontaro Odenwald. Fine de la jaro 2022 ĝi havis 6800 loĝantojn sur areo de 35,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 192 loĝantoj/km².
Disdivido
[redakti | redakti fonton]La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj :
- Lützel-Wiebelsbach (administra sidejo)
- Seckmauern
- Haingrund
- Breitenbrunn: la loko, kiu hodiaŭ havas 830 loĝantojn, unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1273, sed supozeble jam fondiĝis dum la 11-a jarcento
- Rimhorn proksime de Höchst im Odenwald
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindas restoj de la romiaj limfortikaĵoj el la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo, kiuj celis protekti la romian imperion de atakantaj ĝermanaj triboj, sed plenumis tiun funkcion nur ĝis la jaro 260, kiam la alemanoj venkis la limfortikaĵojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la komunumo (germane)
- paĝo de la Esperanto-Klubo Odenwald, arkivigita en januaro 2014 (germane)
|