Hamiltony estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vyškov. Devene ĝi apartenis al senjorujo vyškova, la plej malnovaj ĉi tieaj parcelaj libroj estas el la jaro 1764. La devena nomo de vilaĝo, uzata ĝis la jaro 1784, estis Hamiltonky. Ĝi estas eksa domaro de urbeto Dědice. Estas ĉi tie registritaj 131 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 367 loĝantoj (2021).
Hamiltony situas en katastra teritorio Dědice u Vyškova.
Nomo de la domaro estas derivita de la nomo de olomouca episkopo kaj grafoMaksimiliano de Hamiltono (1761-1776), dum kiu la vilaĝo estis fondita. Sur mapo de la 1-a soldata mapigado farita en la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento estas videbla nenomita ĝermo de vilaĝo. En duono de la 19-a jarcento la loko estis markita kiel Hamilton, kiu plu ŝanĝiĝis en Hamiltony. Hamiltony estis same kiel Pazderna domaro de urbeto Dědice. En la jaro 1941 ĝi fariĝis domaro de municipo Vyškov. Post disigo en la jaro 1945 ĝi estis municipo ĝis la jaro 1949, kiam ĝi denove fariĝis domaro de municipo Vyškov.