Hans Olde
Hans Olde | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Hans Olde | ||
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1855 en Süderau | |
Morto | 25-an de oktobro 1917 (62-jaraĝa) en Kaselo | |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno ![]() | |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno ![]() | |
Familio | ||
Infanoj | Hans Olde the Younger (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo universitata instruisto ![]() | |
Aktiva en | Germanio vd | |
Aktiva dum | 1870–1915 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |


Hans OLDE (naskiĝinta Johannes Wilhelm Olde la 27-an de aprilo 1855 en Süderau, mortinta la 25-an de oktobro 1917 en Kaselo) estis germana impresionisma pentristo. Edzigis lin en 1889 Margarethe Schellhass (naskonte tri filojn).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de grandkamparano li trejniĝis komence agrikulture antaŭ ol ekstudi en 1879 (kontraŭ la patra volo) en Munkeno arton ĉe Ludwig Löfftz. Kun la skulptisto Adolf Brütt, amiko el lernejaj tagoj, li marŝis en 1883 Italujon. Post vizito de Julian-akademio en Parizo li partopreni en 1886 ĉe evento de la pentrosalono de Parizo. Estante ĝisosta naturalisto, li malkovris por si Millet, poste la impresionistojn. Engaĝiĝonte bataleme por la nova arto, Olde ĉeestas en 1888 en la berlina ekspozicio de Fritz Gurlitt de la liberaeraj pentristoj. En 1889 verkoj de li spekteblis okaze de la Universala Ekspozicio de Parizo kaj en 1892 li kunfondis en Munkeno la grupon Münchner Secession.
En 1894 li fondis i.a. kun Behrens, Lovis Corinth, Eckmann, Max Slevogt kaj Wilhelm Trübner la klubon Freie Vereinigung kaj krome en Ŝlesvigo-Holstinio Künstlergenossenschaft: por ĉi lasta li anis ĉe ĵurioj kaj organizadis. En 1898, Olde estis kunfondinto de Berlina secesio; en 1902 oni vokis lin kiel profesoron kaj direktoron al la Grandduka saksia artlernejo de Vajmaro. Tie li meritis kun Henry Van de Velde kaj Harry Graf Kessler pri la nova Vajmaro. Instruante li neniam limigis la kreivecon de la dischiploj. Reformoj altlernejaj de li (i. a. la allaso de virinoj al studado). Antaŭenpuŝante kiel plejeble praktikan lernadon, Olde metis la unuajn radikojn por Bauhaus. En 1903 li kunfondis la artistan ligon Deutscher Künstlerbund. En 1911 li estis vokita Kaselon al la Reĝa arto-akademio, kiun li ankaŭ modernigis.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Evolue gravis lia dua vojaĝo al Parizo en 1891 kaj renkonto kun Claude Monet. Ĉar el tiam lia pentrada maniero iĝis atmosfere pli malrigida kaj pasta. Poste komenciĝis je Seekamp la plej kreiva epoko de li. Krom pejzaĝoj (Wintersonne, 1892) estiĝis bildoj pri kampara laboro (Schnitter, 1893), kiu estis lumintence impresionismaj, enhave - danke al koncentriĝo je la plej gravaj aferoj - realismaj. Kroma inspiro venis el vojaĝoj al Londono (1895), Francujo, Hispanujo kaj Italujo (1897), Holando kaj Belgujo (1899). Krom pejzaĝoj diversetosaj dum ĉiuj tagaj kaj noktaj horoj kaj ĉiuj sezonoj kun larĝega esprimoskalo (kiuj pli malfrue kolore kaj gestade havis eĉ tendencojn ekspresionismajn!) estiĝis ankaŭ famaj besto-verkoj (i.a. Mann mit Stier, 1896). Tre konataj fariĝis portretoj de Olde, i.a. pri la amikiĝinta poeto Klaus Groth (1897), pri Detlev von Liliencron kaj Friedrich Nietzsche. Reklamon por li faris ankaŭ liaj presgrafiaj portretoj, i.a. por la gazeto "Pan" (Nietzsche, 1899).
Aliaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Familienbild, 1886
- Kühe, 1888
- Abendstimmung in Tölz, 1889
- Rotes Haus im Schnee, 1893
- Gewitter, ĉ. 1910
- Die Diele des Herrenhauses in Waltershof, 1894
- Sommertag, 1896
- Dame im Reitkleid, 1891
- Alter Herr im Schnee, 1901
Fonto
[redakti | redakti fonton]Kuhl, Uta: "Olde, Hans" - ĉe: Neue Deutsche Biographie, 19 (1999), p. 503-504
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- "Impressionist des Nordens" - ekspozicio en 2019 je Kastelo Gottorf