Saltu al enhavo

Harold Bolingbroke Mudie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Harold BOLINGBROKE MUDIE)
Harold Bolingbroke Mudie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1880
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 6-an de januaro 1916
en Forges-les-Eaux, Francio Francio
Mortokialo Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Harold Bolingbroke Mudie
Okupo
Okupo esperantisto (1902–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj 1-a prezidanto de UEA
Esperantistiĝis en 1902
Esperantisto numero 7491
vdr
L. L. Zamenhof, Harold Bolingbroke Mudie, Maurice Rollet de l'Isle kaj Joseph Silbernik en 1912

Harold BOLINGBROKE MUDIE [mjudi] (naskiĝis la 30-an de januaro 1880[1][2] en Highgate, kvartalo de norda centra Londono, kiu nun apartenas al la Londona urbodistrikto Camden; mortis la 6-an de januaro 1916 en Forges-les-Eaux[3][4] pro aŭto-akcidento) estis angla esperantisto kaj borsisto ĉe la Reĝa Borso de Londono. Li estis la unua prezidanto de UEA en 1908.[5]

Mudie esperantistiĝis en 1902, leginte pri Esperanto en The Review of Reviews. Laŭ Adresaro Serio XXIII (1903) li estis esperantisto 7491 kaj listiĝis kun adreso en Kensington.

Eldona Agado

[redakti | redakti fonton]

En novembro 1903 Mudie fondis la gazeton The Esperantist, laŭ financa garantio de William Thomas Stead. La gazeto tamen liveris ne perdon, sed profiton. Kiam The Esperantist kunfandiĝis kun The British Esperantist en januaro 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Li multe laboris por la eldono de la Nova testamento en Esperanto.

Oficoj en la brita kaj internacia Esperanto-Movado

[redakti | redakti fonton]

Mudie estis unu el la organiza teamo "Trio por la Tria" de la 3-a Universala Kongreso (UK) en Kembriĝo (1907). Li fariĝis unue vicprezidanto, poste (de 1912 ĝis 1916) prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. En 1908 li fariĝis prezidanto de la nove fondita Universala Esperanto-Asocio (UEA). Eduard Stettler nomis lin "naskita prezidanto" pro liaj retorikaj kapabloj.

Jam en 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato[6]..

Li faris multajn alilandajn propagandajn vojaĝojn kaj vizitis ok Universalajn Kongresojn.

En 1912 li starigis siakoste Prezidantan Premion de BEA por verkado de tezoj.

Unua mondmilito

[redakti | redakti fonton]

Post la komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914, Mudie aliĝis la armeon kaj faris rapidan karieron. Pro liaj lingvaj kapabloj, oni unue akceptis lin kiel interpretiston, sed tre baldaŭ pro lia montrita organiza kapablo li ricevis komision kun la rango de leŭtenanto en la remonta fako de la brita armeo.

En januaro 1916 kapitano Mudie mortis pro aŭtomobila akcidento en Francio. Mudie iras returne al armea tendaro en la nokto de ĵaŭdo la 6-a de januaro (verŝajne ĉirkaŭ la naŭa horo) kune kun Leŭt.-Kolonelo Petre. Ili venis al fervoja Traknivela pasejo en L'Épiney, Roncherolles-en-Bray, kaj devis veki la deĵoranton, kiu eliris kaj malfermis la barierojn. La barieroj malfermiĝis, la aŭtomobilo iris antaŭen. En tiu momento, la deĵoranto ekkomprenas, ke la vagonaro malfruis kaj ankoraŭ ne trapasis, kaj ke ĝi alproksimiĝas. La vagonaro alkuris sur la aŭtomobilon. Mudie estis tuj mortigita, la kondukisto (franca soldato, M. Augrand) mortis sur la vojo al la ambulanco, kaj la kolonelo Petre estis grave vundita[7].

Sur lia tombo en la tombejo de Forges-les-Eaux estas jena teksto: "FILANTROPO PREZIDANTO DE BRITA KAJ UNIVERSALA ASOCIOJ DE ESPERANTO".

Pri lia morto diris L.L. Zamenhof[8]:

Citaĵo
 Profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo pri la malfeliĉa morto de nia kara amiko Mudie, kiun mi ĉiam alte estimis kaj profunde amis. Por Esperanto tio estas neriparebla perdo.

Al U.E.A. mi esprimas mian tutkoran kondolencon.

Ĉar mi bedaŭrinde ne havas la eblecon tion fari, mi petas vin, komuniki al la gepatroj de l' mortinto la esprimon de mia profunda simpatio. En la koroj de multaj miloj la nomo de ilia brava kaj nobla filo ĉiam restos nelorgeseble vivanta. 
— L.L. Zamenhof, 1916

Nur en 1919 oni elektis novan UEA-prezidanton, nome la antaŭan vicprezidanton Hector Hodler.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Enciklopedio de Esperanto
  2. Laŭ la oficiala mortoakto redaktita en Francio, la naskiĝdato de Mudie estas 30-a de januaro 1880 (akto konservata en la arkivo de esperantisto Jean Amouroux).
  3. Daily Mirror, 14 februaro 1916 (kun foto)
  4. Herooj de Forges-les-Eaux
  5. Le premier président de l’Association mondiale d’Espéranto repose à Forges-les-Eaux depuis cent ans (La unua prezidanto de la Universala Esperanta Asocio ripozas en Forges-les-Eaux ekde cent jaroj)[rompita ligilo] (france)
  6. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
  7. La Brita Esperantisto - Numero 134, Februaro (1916)
  8. La Brita Esperantisto - Numero 136, Aprilo (1916) pĝ 54

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Harold Bolingbroke Mudie » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.