Hayedeh
Hayedeh | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | هایده |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1942 en Teherano |
Morto | 20-an de januaro 1990 (47-jaraĝa) en San-Francisko |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Irano |
Familio | |
Frat(in)o | Mahasti (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto muzikisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.hayedehdocumentary.com |
Masoumeh Dadebala (n. la 10-an de aprilo 1942 en Teherano - m. la 20-an de januaro 1990 en San Francisco), konata ĉefe per ŝia plumnomo Hayedeh (ankaŭ Haydeh kaj Haideh, perse سخن از هایده / Sokhan az Hayedeh) estis ikona persa kantistino de klasikaj kantoj kaj pop-kantoj.
Ŝi komencis sian profesian karieron en 1968. Ŝiaj plej famaj kantoj estas: Azadeh (Senpaga), Gole Sang (Ŝtona Floro), Zendegi (Vivo), Shanehayat (Viaj ŝultroj) kaj Rouzaye Roshan (Brilaj tagoj) (Padeshahe Khooban) (bonaj reĝoj).
La plej multaj kantoj de Hayedeh estis komponitaj de Ali Tajvidi, Farid Zoland, Anooshirvan Rouhani, Mohammad Heydari kaj Andranik .
Elmigrado
[redakti | redakti fonton]Ekde la revolucio de 1979, kiu rezultigis fundamentisman religian reĝimon en Persujo, estas malpermesite al virinoj kanti publike. Ĉiuj persaj kantistoj estis devigitaj rezigni pri siaj kantaj karieroj. Se ili ne konsentis pri tio, ili estis devigitaj fari tion eksterlande. Hayedeh estis unu el la kantistoj, kiuj tiutempe fuĝis de Irano.
Hayedeh donis du koncertojn en la Royal Albert Hall de Londono en 1986 kaj 1987.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- Azadeh (1968)
- Raftam (1969)
- Haghnashenasi (1970)
- Dashtestani (1971)
- Vazo Del Bala Shodi (1972)
- Ae Beri Nefrin Mikonam (1973)
- Razi Masho (1974)
- Novruzo (1977)
- Eshareh, kun Sattar kaj Homeyra (1983)
- Shanehayat (1986)
- Sogand (1988)
- Ey Zendegi Salam (1989)
Dokumenta filmo
[redakti | redakti fonton]Dudek jarojn post ŝia morto en ekzilo, la persa muzikisto kaj ĵurnalisto Pejman Akbarzadeh, kiu loĝas en Nederlando, faris kontestitan dokumentan filmon Hayedeh: Legendary Persian Diva, memore al ŝi. La dokumenta filmo estis montrita unuafoje en 2009 en Amsterdamo i.a. dum la irana filmfestivalo, en Svedio dum la internacia ekzila festivalo kaj ankaŭ en Germanio kaj Usono dum la filmfestivalo Noor en Los-Anĝeles. The Holland Times nomis la filmon "bonega scio pri la muzika konsisto de Persio". La filmo estas en la persa kun subtekstoj en la angla[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Unua dokumenta filmo pri "Hayedeh, Legendary Persian Diva". Payvand.com, la 5-an de januaro 2009
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Naser Ĉeŝmazar, komponisto
- Irana muziko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (nl) De verboden Perzische stem herdacht in Nederland Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (Rememoro en Nederlando de la malpermesita persa voĉo)
- (en) Persian diva immortalised in film (The Holland Times)
- (en, fa) Oficiala retejo de la dokumenta filmo