Saltu al enhavo

Naser Ĉeŝmazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naser Ĉeŝmazar
en 2016
en 2016
Bazaj informoj
Naskiĝo 31-an de decembro 1950 (1950-12-31)
en Ardabilo
Morto 4-an de majo 2018 (2018-05-04) (67-jaraĝa)
en Teherano
Ĝenroj klasika muziko, tutmonda muziko
Profesio muzikisto, komponisto kaj aranĝisto
Aktivaj jaroj 1962–2018
Signifa instrumento
piano, sintezilo, akordiono
vdr

Naser Ĉeŝmazar - perse ناصر چشم‌آذر, angle literumata Naser CheshmazarNaser Cheshm Azar, naskiĝis la 31-an de decembro 1950 en Ardabilo, mortis 67-jaraĝa la 4-an de majo 2018 en Teherano - estis irana muzikisto, komponisto kaj aranĝisto. Li estis agnoskita majstro en klasika muziko, muzika teatro, bluso, popola muziko, ĵazo kaj populara muziko. Li komponis multajn kantojn por konataj iranaj kantistoj inkluzive de Hayedeh, Googoosh, Mahasti, perse مهستی (pasporte Eftekhar Dadehbala, perse افتخار دده‌بالا), Dariush (pasporte Dariush Eghbali, perse داریوش اقبالی), Sattar, perse ستار (pasporte Abdolhassan Sattarpour, perse عبدالحسن ستارپور, Ebi (pasporte Ebrāhim Hāmedi, perse ابراهیم حامدی) kaj Leila Forouhar.

koncerte kun akordiono en 2015

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Naser naskiĝis la lastan tagon de 1950 en Ardabilo. Liaj prapatroj estis Bakuaj enmigrintoj kaj ilia antaŭa familia nomo estis Ibrahimov, kiu poste estis ŝanĝita al Ebrahimzadeh fare de lia patro kaj ankoraŭ pli poste al Ĉeŝmazar. Lia patro, Iŝmael, ludis violinon kaj aliajn kordinstrumentojn, kaj ludis kun siaj amikoj ĉe publikaj kaj familiaj renkontiĝoj kaj festadoj. Li geedziĝis kun Azizeh Pazirasl en Ardabil kaj la rezulto de tiu geedziĝo estis kvar infanoj. Nasser estis ilia tria infano. La familio enmigris al Teherano kiam Ĉeŝmazar estis kvin jarojn aĝa. La patro instruis al li la bazojn de tradicia persa muziko dum sia infanaĝo kiam li elektis akordionon kiel sian plej unuan instrumenton por komenci sian muzikan vivon.[1]

En la aĝo de 12 jaroj, Naser kaj lia patro ambaŭ aliĝis al la Azerbajĝana Orkestro ĉe Radio Irano. Li baldaŭ montris sian muzikan talenton kaj gajnis sian unuan premion por ludado de la akordiono kiel mezlerneja studento. Li direktis orkestron ĉe la Irana Ambasado en Irako kiam li estis nur 17-jara. Nur unu jaron poste, li komencis sian profesian karieron per turneo kun la kantistino Googoosh.

En la aĝo de 20 jaroj, li prenis elementan kurson pri ĵazmuziko en Usono. Kiam li revenis hejmen, li iĝis la orkestra direktisto de la televida programo Parviz Gharib Afshar Show. La juna Naser ankaŭ servis grandajn majstrojn kiel Morteza Hannaneh kaj la armeno Emanuel Melik-Aslanian. En 1978, li denove prenis kvinjaran kurson pri ĵazo plus filma muziko en Usono. Post tio, li iĝis pioniro en enkondukado de elektronikaj muzikiloj en la muzikan scenon de Irano. La unua paŝo de Naser Ĉeŝmazaren lia longa vojo de filmmuziko estis lia kunlaboro en filmo nomita Taraj [Taraĝ] reĝisorita fare de Iraj Ghaderi. Kompreneble, en sia kariero li ankaŭ edukis multajn studentojn de komponado kaj kantoverkado, inter multaj aliaj ankaŭ la adoleskulan Hamidreza Ghorbani.[2]

Li estas plej konata pro sia albumo "Rain of Love", kiu estas inspirita per la lamentoj de patrinoj de iranaj soldatoj kiuj perdis siajn vivojn en la Iraka-Irana Milito.

Personaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Li estis edziĝinta al Ŝirin Ahmadlu kaj havas filinon nomitan Rana.[1]

kaj ĉe la piano, same en 2015

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]