Heimersheimer Bach
Heimersheimer Bach (rojo de Heimersheim) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rheinhessen, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 15 km |
Fluo | |
Fonto | fontas kiel “Engbach“ supre de Alzey-Heimersheim |
- Alteco super marnivelo | 275 m |
Enfluejo | duonan km antaŭ Bechtolsheim en la rivereton Selz |
- Alteco | 139 m |
Geografio | |
La rojo Heimersheimer Bach estas 15 km longa alfluanto de la Selz en Rheinhessen, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La rojo fontas kiel „Engbach“ supre de Alzey-Heimersheim sur la teritorio de Entenpfuhl en alteco de 275 m. Post Heimersheim alfluas la rojo „Metzenbach“ kaj fluas laŭlonge de la strato direkte al Albig. Ĝi trafluas plejparte kanaligita la vilaĝon Albig, kie ebfluas la rivereton Goldbach.
Post Albig la Heimersheimer Bach pasas la iaman akvopurigejon kaj plurajn biotopojn. Survoje tra agroj ĝi ricevas akvon de kelkaj fosaĵoj. Poste ĝi fluas direkte al Biebelnheim.
Antaŭ la vilaĝo alfluas „Spiesheimer Graben“ kaj post Biebelnheim la rojo nomiĝas „Affalterbach“ kiu fluas direkte al Bechtolsheim. Duonan kilometron antaŭ Bechtolsheim. Ĝi enfluas la rivereton Selz. Laŭlonge de la rojo kreskas salikojn kaj poplojn.
En monatoj, kiam apenaŭ pluvas, povas esti ke la rojo komplete sekiĝas.