Heinrich Köselitz
Aspekto
Heinrich Köselitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johann Heinrich Köselitz |
Aliaj nomoj | Peter Gast • Ludwig Mürner • Peter Schlemihl • Petrus Eremitus |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1854 en Annaberg-Buchholz |
Morto | 15-an de aŭgusto 1918 (64-jaraĝa) en Annaberg-Buchholz |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Alma mater | Universitato de Bazelo - filozofio (1873–1878) Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko - muzika komponaĵo (1872–1873) |
Familio | |
Patro | Gustav Hermann Köselitz (en) |
Frat(in)o | Rudolf Köselitz (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Johann Heinrich KÖSELITZ, konata ankaŭ per sia pseŭdonimo Peter Gast (Distrikto Annaberg, 10-a de Januaro 1854 - samloke, 15-a de Aŭgusto 1918) estis germana komponisto de la Romantikismo.
Li studis en la Konservatorio de Lepsiko kaj poste loĝis en Bazelo, kie li forte amikiĝis kun la filozofo Friedrich Nietzsche, kaj post pasigi multajn jarojn en Italio li estis nomumita direktoro de la Arkivoj Nietzsche de Vajmaro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Li komponis la jenajn operojn:
- Willram (1879)
- Scherz, Liszt und Rache (1881)
- König Wenzel, Orpheus und Dyonisos kaj Die heimliche Ehe (1891)
- Wallpurgis (1903)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Götz. Peter Gast – der Mensch, der Künstler, der Gelehrte. Ein Lebensbild in Quellen. Annaberg, 1934.