Hekateo de Abdero
Ἑκαταῖος ὁ Ἀβδηρίτης (360 a. K. - 290 a. K.) | ||
---|---|---|
Ĉi gravuraĵo de Gerardus Mercator, publikigita en 1623, spegulas la verkon de Hekateo el Abdero "Pri la hiperboreioj", mita regiono kie vivas feliĉa popolo eterne festantaj.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 360 a. K. en Teos, Ionio, Malgrandazio aŭ Abdero, Trakio, Grekio | |
Morto | 290 a. K. en Aleksandrio, Egiptio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto filozofo verkisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hekateo de Abdero estis greka historiisto kaj filozofo kiu floris inter la mezo de la 4-a jarcento antaŭ Kristo kaj la unua mezo de la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Kvankam neniu el liaj verkoj pluvivas, liaj skribaĵoj estas atestitaj fare de pli postaj verkistoj en diversaj fragmentoj, aparte lia "Aegyptica", verko pri la socio kaj kulturo de la egiptoj, kaj lia "Pri la hiperboreioj". Li estis unu el la aŭtoroj kies fragmentoj estis kolektitaj en "Fragmente der griechischen Historiker" ("Fragmentoj pri la grekaj historiistoj") fare de Felix Jacoby.
Diodoro Sicilia rakontas al ni ke Hekateo vizitis Tebon en la tempoj de Ptolemeo la 1-a Sotero kaj verkis historion pri Egiptujo. Diodoro raportas ke multaj pliaj grekoj vizitis kaj skribis pri Egiptujo en la sama periodo. La Suido donas al li la kromnomon "kritika gramatikisto" kaj diras ke li vivis en la tempo de la posteuloj de Aleksandro. Laŭ Diogeno Laertio, li estis lernanto de Pirono, la skeptikulo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Greka historiisto, filo de Hegesandro, Hekateo prosperis dum la tempo de la persa invado. Post multe vojaĝinte, li ekloĝis en sia naskiĝurbo, kie li okupis altan postenon, kaj dediĉis sian tempon al la komponado de geografiaj kaj historiaj verkoj. Kiam Aristagoro de Mileto okazigis konsilion de la ĉefaj ionianoj ĉe Mileto, por organizi ribelon kontraŭ la persa regado, Hekateo vane provis malpersvadi siajn samlandanojn pri la entrepreno.
En 494, kiam la venkitaj ionianoj estis devigitaj sin jurdefendi, li estis unu el la ambasadoroj al la persa satrapo Artaferno (545 a. K. - 485 a. K.) , kiun li persvadis restarigi la konstitucion de la jonaj urboj. Li estas kreditigita per kelka verko titolita "Γῆς περίοδος" ("Vojaĝoj ĉirkaŭ la Tero"), en du libroj, unu pri Eŭropo, kaj la alia pri Azio, en kiuj estis priskribitaj la landoj kaj loĝantoj de la konata mondo, la rakonto pri Egiptio estante speciale ampleksa; la priskribita afero estis akompanita per mapo, bazita sur la desegno farita de Anaksimandro pri la tero, kiun li korektis kaj pligrandigis.
La aŭtenteco de la verko estas, tamen, forte atakita fare de Joseph Wells (1855-1929) en la "Journal of Hellenic Studies". La nura certe aŭtenta verko de Hekateo estis la "Γενεηλογίαι" ("Genealogio") aŭ " Ἱστορίαι" ("Historio"), sistema raporto pri la tradicioj kaj mitologioj de la grekoj. Li estis verŝajne la unua kiu provis gravan prozhistorion kaj utiligi kritikan metodon por distingi miton elde historia fakto, kvankam li akceptas Homeron kaj la aliajn poetojn kiel fidindajn aŭtoritatojn. Herodoto, kvankam li unufoje almenaŭ kontraŭbatalis la deklarojn de Hekateo, estas ŝuldanto de Hekateo ne nur pro faktoj, sed ankaŭ rilate al la metodo kaj ĝenerala skemo, sed la amplekso de la ŝuldo dependas de la aŭtenteco de la pritraktata periodo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Pri la poemoj de Heziodo kaj Homero
- Pri la hiperboreioj
- Aigyptiaka
- Hecataeus’ excursus ("Greka raporto de Hekateo pri la originoj, kutimoj kaj forpelo de la judoj el Egiptujo"), verko publikigita ĉirkaŭ la jaroj 319 kaj 314 antaŭ Kristo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Homero (850 a. K. - 790 a. K.)
- Heziodo (700 a. K. - 650 a. K.)
- Hekateo el Mileto (550 a. K. - 475 a. K.)
- Aristagoro de Mileto (575 a. K. - 498 a. K.)
- Demokrito el Abdero (460 a. K. - 371 a. K.)
- Teofrasto (372 a. K. - 287 a. K.)
- Ptolemeo la 1-a (367 a. K. - 283 a. K.)
- Pirono de Helizo (360 a. K. - 270 a. K.)
- Aleksandro la Granda (356 a. K. - 323 a. K.)
- Menandro (342 a. K. - 291 a. K.)
- Klearko de Soli (340 a. K. - 290 a. K.)
- Manetono (323 a. K. - 285 a. K.)
- Apolono de Rodoso (295 a. K. - 215 a. K.)
- Agatarko de Knido (208 a. K. - 132 a. K.)
- Diodorus Siculus (90 a. K. - 27 a. K.)
- Jozefo Flavio (37-100)
- Tacito (55-117)
- Paŭzanio (110-180)
- Klemento de Aleksandrio (150-215)
- Diogeno Laertio (180-240)
- Origeno (185-255)
- Porfirio (233-305)
- Fotio la 1-a (820-893)
- Johann Friedrich Dübner (1802-1867) germana klasika filologo
- Emmanuel Miller (1812-1886) franca bizancisto
- Karl Wilhelm Ludwig Müller (1813-1894) germana klasika filologo
- Felix Jacoby (1876-1959)
- Clark Ashton Smith (1893-1961)