Saltu al enhavo

Helpuga atilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helpuga atilo (Attila spadiceus) estas malgranda paseroforma birdo el genro de atiloj el familio Tiranedoj (Tyrannidae). Ĝi nestas en Norda kaj Suda Amerikoj, de nord-uesta Meksiko ĝis uestaj partoj de Ekvadoro kaj Bolivio, kaj ankaŭ sur insulo Trinidado.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La specion de helpuga atilo unue formale priskribis germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en jaro 1789, kiam li laboris pri redaktado de ekspandita kaj ĝisdatigita eldono de Systema Naturae far Karolo Lineo. Li metis ĝin en genro Muscicapa kune kun ĉiuj aliaj tiam konataj muŝkaptuloj, kaj kreis por ĝi dunomon Muscicapa spadicea.[1][2] La specia epiteto spadiceus estas latina vorto, kiun eblas traduki kiel "kaŝtankolora" aŭ "daktil-kolora".[3] Gmelin bazis sian priskribon je raportoj pri "flavpuga muŝkaptulo" el Kajeno far angla ornitologo John Latham, kiu priskribis la birdon en sia verko A General Synopsis of Birds (1783).[4] La genron Attila enkondukis en 1831 franca naturalisto René Lesson.[5] Helpuga atilo estis tiam la sola specio de la genro kaj do, defaŭlte, iĝis ĝia tipa specio. Nun la genro enhavas 7 speciojn.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Nun oni agnoskas 12 subspeciojn de helpuga atilo:[5]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Helpuga atilo ĉe Sacha Lodge Ekvadoro

Helpuga atilo estas relative granda tiranedo kun granda kapo kaj hokeca beko, kiu emas stari vertikale. Ĝi estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj ĉirkaŭ 40 g peza. Ĝia kapo estas olivkolora kun malhelaj strioj, dorso kaŝtankolora aŭ olivkolora, pugo hele flava, kaj vosto bruna. La flugiloj estas malhele brunaj kun du flavaj strioj kaj pli palaj frinĝoj. Depende de la subspecio gorĝo kaj brusto povas esti pli helaj, preskaŭ blankecaj, kun pli malhelaj strioj. Blanka ventro iĝas pli flava apud bazo de la vosto. Ĝenerale, la plumaro estas tre varia, sed la strioj sur la flugiloj ĉiam ĉeestas kaj helpas distingi helpugan atilon de aliaj birdospecioj el la sama genro. Irisoj estas ruĝaj aŭ oranĝkoloraj. Seksa duformismo ne estas, ambaŭ seksoj aspektas simile. Adoleskaj birdoj similas al plenkreskuloj, sed havas ioman cinaman nuancon sur la krono, kaj iliaj okuloj estas brunaj.

La voĉo estas relative diversa kaj varias de populacio al populacio. La plej kutima kanto transliterumeblas kiel "uuu uiri uiri uiri uuu". La agresa aŭ alarma signalo estas laŭta kaj mallonga ripeto de kelkaj abortaj notoj, kiun anglalingvanoj transliterumas kiel "Beat it! Beat it!" (en la angla tio ĉi estas slanga kaj tre malĝentila maniero diri "Iru for!"). Kantante la birdo sidas preskaŭ tute senmove, kaj pro tio ĉi kaj pro sia verdeca plumaro ĝi malfacile videblas.

Centramerikaj subspecioj kaj populacioj havas aŭdeble distingan kanton, kaj iliaj plumaroj havas pli grandan oĥran nuancon sendepende de regulo de Gloger. Ilia kanto "uuu uiri uiri uiri uuu", performata ĉe sunleviĝo, estas profunde analizita. La kvanto de uiri-oj ĉe ili estas varia, kaj iam uiri iĝas uirio, kaj la finaĵa uuu anstataŭiĝas per uu-uit. La esploristoj eĉ programis finian aŭtomaton por simuli la strukturon de la kanto.[6]

Iuj esploristoj proponas apartigi tiujn subspeciojn je aparta specio flameca atilo (Attila flammulatus). Tamen, ĉar helpuga atilo estas tre varia, kaj laŭ kolorigo, kaj laŭ kantoj, oni bezonas multajn pliajn datumojn antaŭ tia disigo povas iĝi akceptata. Ĵus nun AOU ne agnoskas ĝin.

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Helpuga atilo estas sufiĉe kutima en sia arealo en ĉiuj habitatoj de malaltaĵoj ĝis 2,100 m super marnivelo. Ĝi renkonteblas en praarbaroj, sekundaraj arbaroj, paŝtejoj, plantejoj, ĝardenoj ktp, kaj ĝi povas travivi konsiderindan gradon de habitatdetruo.[7]

Apud Chan Chich Lodge (Belizo)
Apud Chan Chich Lodge (Belizo)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. (1979) Check-List of Birds of the World 8. Museum of Comparative Zoology.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Latham, John. (1783) A General Synopsis of Birds 2, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby, p. 353–354.
  5. 5,0 5,1 Tyrant flycatchers. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (January 2023). Alirita 22 March 2023.
  6. (2005) “First documentation of combinatorial song syntax in a suboscine passerine species”, The Condor 107 (4), p. 765–774. doi:10.1093/condor/107.4.765. 
  7. (2002) “New and noteworthy bird records from the east slope of the Andes of Colombia”, Caldasia 24 (1), p. 157–189.