Saltu al enhavo

Herbopluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Herbopluvio
Ĉe iSimangaliso, KwaZulu Natal, Sudafriko
Ĉe iSimangaliso, KwaZulu Natal, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Herbopluvio A. pecuarius
Anarhynchus pecuarius
Temminck, 1823
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Herbopluvio, Anarhynchus pecuarius, nomita ankaŭ Kitlitza pluvio, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. La specia nomo, pecuarius, signifas "herbovorulo", reference al habitato de paŝtejoj.

Ĝi estas malgranda birdospecio (35–40 g) kiu reproduktiĝas ĉe marbordaj kaj internaj salakvaj marĉoj, sablaj aŭ kotaj riverbordoj aŭ alkalaj herbejoj kun malalta herbaro. Ĝi estas indiĝena de multo de Sub-Sahara Afriko, la delto de Nilo kaj Madagaskaro. Oni supozas, ke ĝi estas ĉefe poligama kaj havas unuforman plumaron.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Bildo de Heinrich von Kittlitz, laŭ kiu oni nomis alternative la specion.
En Masai Mara, Kenjo.

La plenkreskuloj estas 14 ĝis 16 cm longaj. En reprodukta plumaro ĝi havas grizbrunajn dorson, kronon, kaj flugilojn, dum la malsupraj partoj kaj la brusto estas blankaj kun oranĝkoloraj nuancoj. Iliaj longaj kruroj estas malhelgrizaj. La frunto kaj la gorĝo estas blankaj, kun brido kaj frunta strio nigra, kaj tiu etendiĝas kiel bendo flanke kaj al malantaŭa kolo.

Vintre, la plenkrekuloj perdas la distingan vizaĝan bildon kaj similas al Marborda pluvio, sed ili estas pli malgrandaj kaj la kruroj kaj la beko estas pli longaj. Ili havas suprajn partojn ne tiom unuformaj, kaj ĉiam montras roz- aŭ oranĝ-nuancojn bruste. Junuloj estas similaj al vintraj plenkreskuloj, sed la kolormarkoj de malsupraj partoj limiĝas al mallarĝa areo en la gorĝo. Dumfluge, la unuarangaj flugilplumoj estas malhelaj kun blanka strio.

Ili manĝas ĉe areoj de seka koto aŭ malalta herbo, ĝenerale proksime de akvo, kaj same ĝenerale senvertebrulojn, kiel insektojn, vermojn, krustulojn kaj moluskojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Charadrius pecuarius”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693793A93423518. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693793A93423518.en. Alirita 11a de Novembro 2021.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]