Saltu al enhavo

Hermipo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hermipo.
Hermipo
Natura satelito  de Jupitero (XXX)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XXX[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 3
Nomita laŭ Hermippe vd
Malkovro
Malkovrintoj -Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 9-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 21 131 000 km
Discentreco 0,2096
Klinangulo 150,725° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 633,90 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~9 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,3[2]
vdr

Hermipo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.

Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Hermipo, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 3.

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Hermipo[5]. Hermipo (greke: Ἑρμιππη), en la helena mitologio, estis amatino de Zeŭso, kaj patrino de unu heroo nomata Orkomeno.

Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]