Saltu al enhavo

Hilli Reschl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hilli RESCHL, vere Hildegarde Franziska Reschl-Hoflehner (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1926 en Vieno, mortinta la 2-an de decembro 2018 samloke[1]) estis aŭstra dancistino, subretulino (operetoj) kaj aktorino.

Eĉ antaŭ frekvento de la bazlernejo, Reschl ĝus baletkursojn kaj fariĝis pasia fanatikulino de frapa dancado. Subrete ŝi laboris ĉe teatroj en Aŭstrujo kaj Germanujo (ekz. en Vieno, Klagenfurt, Innsbruck, St. Pölten, Linz, Hamburgo). La aktora kariero daŭris de 1968/69 ĝis 2000.[2]. Apud Kurt Sobotka (1968–1970), Ossy Kolmann (1970), Alfred Böhm (de 1970)[3] kaj fine apud Rudolf Buczolich ŝi kunkelneris dum sprita dialogumado.

Inter 2001 kaj 2008 ŝi moderigis en la televida kanalo TW1 (kune kun Ingrid Erkyn) la televidmagazinon Mitten im Leben, por homoj estantaj pli aĝaj ol 60 jaroj. Krom konsiloj por plibonigo de la ĉiutaga vivo ankaŭ estis lernataj faktoj pri hortikulturo kaj plantoj.

Edzo ŝia Johannes Hoflehner forpasis en 2009; ilia filo estas la intendanto kaj verkisto Johannes C. Hoflehner. Tombo ŝia troviĝas sur la Centra Tombejo de Vieno.

  • 1978: Goldenes Verdienstzeichen des Landes Wien (de Vieno)
  • 2001: Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien (de Vieno)
  • 2012: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich (de la Respubliko Aŭstrujo)[4]
  • nomo de fuksio por ŝi[5]
  • 1968: Die Landstreicher
  • 1968/69–2000: Der Seniorenklub
  • 1974: Wenn wir nicht die Omi hätten (Philips 6023 087), kun Hans Lang kaj la trupo Wachauer Buam
  • 1975: A guate Mischung (Philips 9105 016), kun Hans Lang

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "'Frau Anni' Hilli Reschl verstorben" - ĉe: wien.orf.at, 3.12.2018
  2. "Seniorenclub" - ĉe: IMDb
  3. Heinz Janisch: "Wenn ich mich recht erinnere... Der Schauspieler Kurt Sobotka" - ĉe: oe1.orf.at, 7.3.2010
  4. listo de la premiitoj
  5. "Fuchsienzüchtungen von Karl Nutzinger". Arkivita el la originalo je 2010-04-19. Alirita 2024-12-22 .