Himno Nacional Argentino (esperante, Argentina Nacia Himno) estas la nacia himno de Argentino. La tekston verkis Vicente López y Planes; la muzikon komponis Blas Parera. En majo de 1813 la vortumado de la nacia himno, fakte militkanto, estis aprobita anstataŭ alia eventuala kandidatiĝo fare de Esteban de Luca, ne tiom militema.
Jen la oficiala teksto (moderna mallongigita versio, aprobita je la 2-a de aŭgusto1924):
Hispana teksto
Laŭvorta traduko
Poezia traduko
Oíd, mortales, el grito sagrado:
"¡Libertad, libertad, libertad!"
Oíd el ruido de rotas cadenas,
ved en trono a la noble igualdad.
Ya su trono dignísimo abrieron
las Provincias Unidas del Sud
y los libres del mundo responden:
"Al gran pueblo argentino, ¡salud!
Al gran pueblo argentino, ¡salud!"
Y los libres del mundo responden:
"Al gran pueblo argentino, ¡salud!"
Aŭskultu, mortemuloj, la sanktigitan krion:
"Liberec'! Liberec'! Liberec'!"
Aŭskultu la bruon de rompitaj katenoj,
vidu surtrone la noblan egalecon.
Sian plej dignan tronon malfermis jam
la Unuiĝintaj Provincoj de l' sudo
kaj la liberuloj de la mondo respondas:
"Al la granda popolo argentina, saluton!
Al la granda popolo argentina, saluton!"
Kaj la liberuloj de la mondo respondas:
"Al la granda popolo argentina, saluton!
Aŭdu, popolo, la sanktegan krion:
Liberec'! Liberec'! Liberec'!
Aŭdu de l' ĉenoj rompitaj la bruon,
Vidu la noblan sur tron' egalec'.
Jam sian tronon indegan starigis
L' Unuiĝintaj Provincoj de l' Sud'
Kaj liberuloj de l' mondo respondis
Al Popol' Granda Argentina, Salut'!
Al Popol' Granda Argentina, Salut'!
Kaj liberuloj de l' mondo respondis
Al Popol' Granda Argentina, Salut'!
Estribillo
Sean eternos los laureles
que supimos conseguir,
que supimos conseguir.
Coronados de gloria vivamos...
¡o juremos con gloria morir!,
¡o juremos con gloria morir!,
¡o juremos con gloria morir!
Ĥoro
Estu eternaj la laŭroj
kiujn ni scipovis akiri,
kiujn ni scipovis akiri.
Ni vivu kronite per gloro...
Aŭ ni ĵuru morti kun gloro!,
Aŭ ni ĵuru morti kun gloro!,
Aŭ ni ĵuru morti kun gloro!
Ĥoro
Eternaj la laŭroj estu,
Kiujn konkeris ni, por
Kiujn konkeris ni, por
Ke kronitaj de gloro ni vivu
Aŭ ĵuru ni mortu kun glor'.
Aŭ ĵuru ni mortu kun glor'.
Aŭ ĵuru ni mortu kun glor'.[1]