Saltu al enhavo

Hindia otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Ardeotis
Specio: Hindia otido Ardeotis nigriceps
Vigors 1831
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hindia otido (kaj laŭ la scienca nomo Ardeotis nigriceps ankaŭ Nigrakapa otido) estas birdo el la familio de Otidedoj kiu troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.

Estas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉirkaŭ 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.

Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Nestoj troviĝas surgrunde kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ idozorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta reprodukta sezono.

Tiuj orientalisaj birdoj loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbejoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.

Populacio

[redakti | redakti fonton]

La populacio estas supozata ĉirkaŭ malpli ol mil birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Raĝastano kaj Madhja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madhja Pradeŝ havis iam similan populacion sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta populacio de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtro.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]