Hindupur
Hindupur | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 515201 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 677 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 975 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 50′ N, 77° 29′ O (mapo)13.8377.49Koordinatoj: 13° 50′ N, 77° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 621 m [+] | ||
Areo | 38,16 km² (3 816 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hindupur [+] | |||
Hindupur (telugue హిందూపురం) aŭ Hindupuram estas urbego en suda Barato, en la subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto Sri Sathya Sai.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hindupur situas laŭ la bordoj de tute sekigita rivero en alteco de 621 metrojn. Tumakuru troviĝas 68, Dharmavaram (Sri Sathya Sai) 71, Bengaluro 94, Kolar 103, Madanapalle 113, Ĉitradurga 127, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 438, Mumbajo 759, Kolkato 1503, tutlanda ĉefurbo Delhio 1647 kilometrojn.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 151 677 loĝantoj sur areo de 38,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 975 loĝantoj/km². La legopovo estas 76,4%, signife pli alta ol la ŝtatmezumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hindupur-municipo estis formita en 1920 dum dominado de britoj, kiuj foriris en 1947.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Hindupur oni produktas vestaĵojn kaj manĝaĵojn, krome grava parto de la ekonomio estas la komercado.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jare pluvas en Hindupur averaĝe po 552 mm.
Edukado kaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]La lernejoj instruas en Hindupur en pluraj lingvoj, inkluzive de la angla, la telugua, la urdua kaj la kannada. La telugua estas la oficiala lingvo, sed ankaŭ la kannada estas vaste konata.
Religio
[redakti | redakti fonton]Preskaŭ 64% de la loĝantaro estas hinduoj, proksimume 35% estas islamanoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Hindupur havas trairan fervojan linion kaj gravaj 4 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Puttaparthy.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Hindupur estas grava loka pilgrima centro kun kelkaj temploj ene kaj ĉirkaŭe.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans