Historio de Ostrava
Historio de Ostrava komenciĝas jam en la 8-a jarcento. Ostrava apartenas al tre longe enloĝigitaj lokoj sur teritorio de Ĉeĥio. Sur teritorio de Ostrava troviĝis tri burgoj (en Moravia Ostrava, en Silezia Ostrava kaj sur Landek, sed sole Sileziaostrava burgo konserviĝis ĝis hodiaŭaj tagoj.
Ostrava en prahistorio
[redakti | redakti fonton]- proksimume antaŭ 30 mil jaroj: unua pli daŭra loĝiĝo de ĉasistoj de mamutoj sur Landek, uzo de nigra karbo kiel brulmaterialo, Venuso de Petřkovice
Ostrava en mezepoko
[redakti | redakti fonton]- de 8-a jarcento: slava loĝigo
- 10-a jarcento: setlejo de Holasicidoj
- 1229: menciita vilaĝo (Silezia) Ostrawa en dokumento de Gregorio la 9-a
- 1267 (29-a de novembro): menciita vilaĝo (Moravia) Ostrava en testamento de episkopo el Olomouc Bruno (1245–1281)
- antaŭ 1279: avanco de Moravia Ostrava je urbo, la unuaj skribdokumentoj pri preĝejo de sankta Venceslao
- 1279: renkontiĝo de praga episkopo Tobiaso kaj olomouca episkopo Bruno en la episkopa urbo Moravia Ostrava
- 1297: unuafoje skribe estas menciata Sileziaostrava princa burgo
- 1362 (17-a de majo): Karolo la 4-a donis rajton de okazado de datrevena foiro
- 1371–1376: konstruado de urbaj remparoj
- 1428: la urbon konkeris husanoj
- 1437–1848: la urbo estas parto de hukvalda senjorujo
- 1539 (24-a de februaro): la unuaj skribdokumentoj pri Malnova urbodomo
Ostrava dum regado de Habsburgoj
[redakti | redakti fonton]En la dua duono de la 19-a jarcento okazas evoluo de industrio, Silezia Ostrava fariĝas la industria centro de la habsburga monarkio. Komune kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj Hrušov, Muglinov, Michálkovice kaj Radvanice ĝi enfalis administre al silezio, do sub Opava, kaj nome ĝis la jaro 1928, kiam la lando Silezia estis kunigita kun la Moravia en Moraviasilezian kun centro en Brno.
Moravia Ostrava, Přívoz, Vítkovice, Mariánské Hory, Zábřeh nad Odrou, Nová Ves kaj Hrabůvka estis parto de Lando moravia enfalanta sub Brno.
- 1556: la plej granda incendio, neniigitaj preskaŭ ĉiuj domoj sur placo
- 1585: fondo de urba rombejo sur teritorio de Hodiaŭa strato Puchmajerova
- 1618–1648: la tridekjara milito, la danaj (1626) kaj la svedaj (1642–1650) soldataroj
- 1625: pesta epidemio, mortis proksimume 500 homoj, do preskaŭ duono de la loĝantaro
- 1747: establita poŝto
- 1763: malkovro de karbo (valo Burňa)
- 1828: fondo de ferfabrikoj (Gisejo de Rudolfo, pli posta Ferfabriko Vítkovice)
- 1847: fervoja kunigo kun Vieno kaj Krakovo (Norda fervojo de Ferdinando)
- 1862: fondita ĉeĥa socio Civitana besedo
- 1868: akirita permesilo al fondo de ĉefa lernejo
- 1869: konstruita unua gasfabriko; establita telegrafo; konstruita stacidomo Ostrava-centro
- 1870: konstruita gaslumigo
- 1872: konstruado de nova urba gaskondukilo
- 1875: fondita Matice ostrava
- 1877: fondita malplisupera germana reala lernejo
- 1879: konstruado de juda sinagogo
- 1880: granda inundo sur Odra kaj Ostravice, inundita tuta Subbeskida regiono
- 1883: komencita konstruado de preĝejo de Dia Savinto
- 1884: komencita konstruado de malsanulejo en Fifejdy
- 1889: finita preĝejo de Dia Savinto
- 1890: establita urba akvopurigejo en Nová Ves
- 1894: malfermita ĉeĥa Nacia domo – centrejo de la ĉeĥa kulturo; komencita trafiko de urba transporto sur tramvojo Moravia Ostrava – Mariánské Hory
- 1895: malfermita Germana domo – centrejo de la germana kulturo; konstruado de unua elektrejo en Ostrava-regiono
- 1897: unua ĉeĥa reala gimnazio
- 1898: malfermita publika biblioteko kaj legejo
- 1900: malfermita Pola domo – centrejo de la pola kulturo
- 1903: malfermita Laborista domo en Vítkovice
- 1904: fondo de Industria kaj entreprenista muzeo
- 1906: konstruita hotelo Imperial
- 1907: konstruita urba teatro (germana scenejo), hodiaŭa Teatro de Antonín Dvořák
- 1913 (la 18-an de aprilo): la urba konsilantaro aĉetis parcelon por konstruado de Nova urbodomo
- 1914: konstruita ŝtala ponto trans Ostravice, hodiaŭa Ponto de Miloš Sýkora
- 1914–1918: unua mondmilito
Ostrava dum la unua respubliko
[redakti | redakti fonton]En la 20-a jaroj kaj la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento estis sur la teritorio de la urbo konstruitaj magazenoj (Bachner, Brouk kaj Babka...).
- 1919: fondita Nacia teatro moraviasilezia
- 1923: ekskribo de konkurso por konstruo de Nova urbodomo
- 1924 (la 29-an de januaro): estiĝas Granda Ostrava
- 1926: malfermita Domo de artoj
- 1928: malfermita magazeno Brouk kaj Babka
- 1929: estiĝo de ostrava studio de Ĉeĥa radio
- 1930: konstruita Nova urbodomo
- 1929–1934: ekonomia krizo
Ostrava dum protektorato
[redakti | redakti fonton]- 1939 (la 14-an de marto): la urbo okupita fare de la germana soldataro, en oktobro la unua transporto de judoj en "alilernigan" tendaron en Nisko
- 1939–1945: la dua mondmilito
- 1941 (la 1-a de julio): daŭrigo de integra proceso de la urbo – aligo de 8 sileziaj kaj 4 moraviaj municipoj al Moravia Ostrava
- 1944 (la 29-an de aŭgusto): atako de la 15-a bombard-floto de Usono kontraŭ Ostrava, grave difektita la centro de la urbo
- 1945 (la 30-an de aprilo): liberigo de la urbo
Ostrava en la postmilita tempo
[redakti | redakti fonton]Senpere post la milito estis riparita loĝeja fonduso kaj la urba infrastrukturo. Dum la 50-aj jaroj ĝis la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis granda alfluo de loĝantoj kaj konstrua ekfloro de la urbo. Estis komencita konstruo de loĝejdomaroj en Hrabůvka, Zábřeh kaj Poruba. Okazis intensa ekfloro de peza industrio, precipe la metalurgia. En la sesdekaj jaroj estis konstruita ekspoziciejo Nigra herbejo kaj daŭrigis nesentema malkonstruado de la historia urbocentro. Dum urbestrumado de Josef Kempný daŭrigis konstruado de la ostravaj loĝejdomaroj kaj oni solvis problemaron de ebla ekspluatado de karbo sub la mezo de la urbo. Post aŭgusto de 1968 estis konstruitaj loĝdomaroj ankaŭ sur la malkonstruitaj areoj (ekz. Fifejdy). En la 70-aj jaroj primatoro Eduard Foltýn partoprenis en kreado de nova teritoria plano; krom aliaj li realigis konstruadon de la svinova kaj la frýdlanta pontoj, renovigon de komunika reto de la urbo kaj konstruo de regiona malsanulejo en Poruba. Sed senĉese daŭrigis la nesentema malkonstruado de la urbocentro. Lasta antaŭnovembra primatoro estis Bedřich Lipina, kiu disvastigis elektrejon en Třebovice kaj komencis konstruadon de centra purigejo de forfalaĵakvoj en Přívoz kaj prilaboristebla uzino en Kunčice. Informojn pri administra evoluo de Ostrava vi trovos en artikolo Administra kaj teritoria evoluo de Ostrava.
- 1945: el Příbram transsidejigita Altlernejo mineja
- 1946 (la 28-an de junio): Moravia Ostrava alinomiĝas je Ostrava
- 1949–1951: konstruado de Nová huť
- 1950 (la 13-an–14-an de marto): likvido de monaĥejoj sur teritorio de la urbo kaj deportado de geordenuloj
- 1951: malfermita zoologia ĝardeno; fondita Teatro de muziko; fondita Ŝtata sciencista biblioteko
- 1953: fondita Pli supera muzike pedagogia lernejo en Ostrava, ekde la jaro 1959 konservatorio, en 1996 pruntedonita nomo Konservatorio de Janáček Ostrava
- 1953: fondita Teatro de marionetoj
- 1954: estiĝo de Filharmonio de Janáček Ostrava el radia orkestro
- 1955 (la 31-an de decembro): ostrava studio de Ĉeĥa televido enpaŝas en disaŭdigo kiel la dua televida studio en Ĉeĥio
- 1959: el Opava alisidejigita Pli supera pedagogia lernejo, estiĝis Pedagogia instituto, sed plu oni instruis en Opava, ekde 1964 Pedagogia fakultato, ekde la jaro 1991 Universitato de Ostrava; malfermita flughaveno Ostrava-Mošnov
- 1961: malfermita Domo de kulturo Vítkovice, hodiaŭa Domo de kulturo de urbo Ostrava
- 1976: finita integro de municipoj, kun Moravia Ostrava estis ekde la jaro 1924 kunigitaj sume 33 municipoj
- 1986: malfermita Palaco de kulturo kaj sporto (hodiaŭa ĈEZ Areno)
- 1989 (la 17-an de novembro): velura revolucio, fino de megalomania evoluo de Ostrava
Ostrava post la velura revolucio
[redakti | redakti fonton]Post la velura revolucio Ostrava ligis kutimajn rilatojn kun aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj. Estiĝis Ostrava universitato en Ostrava, estis fonditaj filioj de Alliance Française kaj British Council. Ostrava ankaŭ eniĝis en internacian kunlaboron de regionoj enkadre de programo Ouverture. Primatoro Evžen Tošenovský karakterize partoprenis en realigo de Centro de savtelefonado, la unika projekto sur teritorio de Ĉeĥio. Pozitive estis taksita lia laboro kaj persona aktiviĝo dum inundo en la jaro 1997 sur Moravio. Estis konstruita Teatro de marionetoj kaj rekonstruita Teatro de Antonín Dvořák. Realigita estis ankaŭ konstruado de nova kvarlena komunikaĵo en Vítkovice, rekonstruo de strato Poděbradova, konstruado de surtera kolektoro en la urbocentro kaj rekonstruo de tramdeponejo en strato Křivá.
- 1992: fondo de Kolegio de primatoroj de statutaj urboj
- 1993: fondo de Asocio de municipoj de Supra Silezio kaj la norda Moravio; fondo de Agentejo por regiona evoluo
- 1996 (la 30-an de majo): estiĝo de ostrava-opava diocezo per bulao Ad Christifidelium spirituali
- 1994 (la 30-an de junio): lasta ekspluatita karbo sur teritorio de Ostrava
- 1996 (la 1-an de septembro): nova sidejo de Episkopujo de Ostrava-Opava
- 1997 (la 7. – la 9-an de julio): centkvindekjara inundoj sur Odra, Opava kaj Ostravice, inundita plimulto de malalte situantaj partoj de Ostrava
- 1998 (la 27-an de septembro): post 162 jaroj finita fabrikado de fero en Vítkovice
- 2000: estiĝo de Regiono Ostrava kun sidejo en Ostrava
- 2007 (la 1-an de januaro): en distrikton Ostrava-urbo enmembrigitaj pluaj 12 municipoj (Čavisov, Dolní Lhota, Horní Lhota kaj Velká Polom el distrikto Opava, Klimkovice, Olbramice, Vřesina kaj Zbyslavice el distrikto Nový Jičín kaj Stará Ves nad Ondřejnicí, Šenov, Václavovice kaj Vratimov el distrikto Frýdek-Místek)
- 2007 (la 14-an de januaro): aktoro Vin Diesel filmis en Ostrava scenojn el filmo Babylon A.D.
- 2007 (la 1-an de junio): finita rekonstruo de placo de Masaryk