La Hotentota turnico (Turnix hottentottus) estas specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Nana turnico (Turnix nanus).[1] Ne estas subspecioj.
La specio estas endemia en Sudafriko kaj troviĝas laŭlonge de la suda marbordo el Kaburbo ĝis la Golfo Algoa en la provinco Orienta Kablando kie ĝi loĝas en montara fynbos kie la vegetaĵaro estas relative malabunda.[2] Studo de 1994 rezultis en ĉirkaŭkalkulo de 310-420 birdoj en 25 kvadrataj kilometroj de montara fynbos en la Natura Rezervejo de la Bonespera Kabo. La manko de registroj sugestas, ke tio povas estis superkalkulo, kaj aplikaĵo de multe pli malalta denseco el studo de 1990 kiu rezultis en totala populacio tra Okcidenta Kablando de ĝuste 400 birdoj (Lee 2013). La totala populacio estas tiel necerta, sed pro manko de ĵusaj registroj oni supozas, ke ĝi estas tre malgranda. Provizore oni ĉirkaŭkalkulas en gamo de 250-999 maturuloj, kaj ne pli ol 250 individuoj en la plej granda subpopulacio.[3]
↑ BirdLife International (2022). "Turnix hottentottus". IUCN Red List of Threatened Species. 2022: e.T22725519A173983646. Alirita la 29an de Julio 2022.