La Louvière [laluVJER] estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1174. Komence de januaro 2016 ĝi havis 80 430 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Soignies (nederlande Zinnik).
La Louvière estis grava industria urbo en la (eksa) karbomineja regiono Borinage. Tra la municipo pasas la Canal du Centre (Centra kanalo) kun ĝiaj ŝipliftoj, inter kiuj la Ŝiplifto de Strépy-Thieu. La malnovaj Ŝipliftoj de la centra kanalo estas kvar enormaj ŝtalaj konstruaĵoj, kiuj zorgas pri tio, ke la kanalo povas transponti diferencon de 68 metroj ene de distanco de ĉirkaŭ 7 kilometroj. La Canal du Centre ligas la riveron Mozo kun Skeldo.