Bojnice
Bojnice | ||
hungare: Bajmóc, germane: Bojnitz | ||
urbo | ||
Placo de Hurban kaj la kastelo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Bojnice | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Distrikto Prievidza | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Horná Nitra | |
Memorindaĵo | Bojnica kastelo | |
Rivero | Nitra | |
Situo | Bojnice | |
- alteco | 298 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 46′ 46″ N 18° 34′ 59″ O / 48.77944 °N, 18.58306 °O (mapo) | |
Areo | 19,960 km² (1 996 ha) | |
Loĝantaro | 4 952 (31.12.2009) | |
Denseco | 248,1 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1113 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 972 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-46 | |
Aŭtokodoj | PD | |
NUTS | 513903 | |
Bestĝardeno | Bestĝardeno en Bojnice | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Bojnice | ||
Retpaĝo: www.bojnice.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Bojnice, hungare Bajmóc estas urbo en Slovakio en regiono Trenčín, en distrikto Prievidza.
Situo
[redakti | redakti fonton]Bojnice situas laŭ flankovojoj, 2 km de Prievidza. La urbojn preterfluas la rivero Nitra.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Slavoj havis tie fortikaĵon, kiun la hungaroj okupis en la 10-a jarcento. La unua mencio devenis el 1113 en formo Maimoz, tiam apartenanta al abatejo, krome estis konataj la varmakvaj fontoj kaj foiroj. Baldaŭe la loko apartenis al fortikaĵo de Nitro. Inter 1299-1301 la posedanto estis Mateo Csák. Tiame vilaĝo ricevis la rangon kampurbo kun foirorajto kaj iĝis nobela urbo ekde 1395. La turkoj bruldetruis la urbon, dume ne povis okupi la burgon en 1530 kaj 1599. Rabadoj okazis en 1623 (fare de hajdukoj de Gabrielo Bethlen), en 1683 (fare de Emeriko Thököly), en 1704 (fare de Francisko Rákóczi la 2-a). La lasta okupis ankaŭ la burgon. La Habsburgoj reokupis la burgon en 1708. En la pli pacaj tempoj la loĝantoj okupiĝis pri vinkultivado, fruktoj, komercado. Ekde la 17-a jarcento formiĝis korporacioj. En 1910 en la urbo loĝis 1346 da homoj (slovakoj en majoritato (plimulto), hungaroj en minoritato). La urbo ĝis Traktato de Trianon apartenis al departemento Nitro, al Distrikto Prievidza. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en la urbo 5006 da homoj (4859 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kastelo
- katolika preĝejo el la 14-a jarcento
- gotika ĉepreĝeja kapelo el la 15-a jarcento, en 1520 kaj 1640 rekonstruiĝis
- zoologia parko (bestoĝardeno)
- Tilio de reĝo Matiaso
- kuracbanejo
- bordego el la 17-a jarcento
- renesancaj kaj barokaj loĝdomoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Bajmóc naskiĝis hungara palatino Szaniszló Thurzó
- en la iama Bajmóc mortis slovaka superintendanto Izsák Abrahamides