Bošáca
Bošáca | |
hungare: Bosác, germane: Böschitz | |
municipo | |
Preĝejo en Bošáca
| |
|
|
Oficiala nomo: Bošáca | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Nové Mesto nad Váhom |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Blankaj Karpatoj |
Najbaras kun | Zemianske Podhradie |
Rivero | Bošáčka |
Situo | Bošáca |
- alteco | 235 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 49′ 57″ N 17° 50′ 14″ O / 48.83250 °N, 17.83722 °O (mapo) |
Areo | 19,600 km² (1 960 ha) |
Loĝantaro | 1 367 (31.12.2009) |
Denseco | 69,74 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1208 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 913 07 |
Telefona antaŭkodo | +421-32 |
Aŭtokodoj | NM |
NUTS | 505871 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Bošáca | |
Retpaĝo: www.bosaca.eu | |
Portalo pri Slovakio |
Bošáca (hungare Bosác [boŝAc], germane Böschitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Bošáca situas en valo, laŭ flankovojoj. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1380 en formo "Bosach" apartenanta al burgo burgo Beckov. En 1784 loĝis tie 2146 vilaĝanoj (415 familioj) en 340 domoj, en 1828 2117 vilaĝanoj en 364 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bosác 3955 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trenčín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bošáca 1345 homoj, (1334 slovakoj).