Uhrovec
Uhrovec | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Uhrovec | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Bánovce nad Bebravou |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Strážovské vrchy |
Situo | Uhrovec |
- alteco | 258 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 44′ 45″ N 18° 20′ 18″ O / 48.74583 °N, 18.33833 °O (mapo) |
Areo | 22,948 km² (2 294,8 ha) |
Loĝantaro | 1 521 (31.12.2011) |
Denseco | 66,28 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1258 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 956 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-38 |
Aŭtokodoj | BN |
NUTS | 505625 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Uhrovec | |
Retpaĝo: www.uhrovec.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Uhrovec (hungare Zayugróc) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Uhrovec situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1258 en formo "Vgrovg". Ekde 1295 ĝi estis ankaŭ centro de bieno kaj ekde la 16-a jarcento ĝi iĝis kampurbo kun rajto de bazarado. Tiutempe familio Zay akiris la kampojn kaj profitis ĝin ĝis 1945. En 1784 loĝis tie 869 vilaĝanoj (188 familioj) en 112 domoj, en 1828 905 vilaĝanoj en 64 domoj. En la 19-a jarcento 2 vitrofarejoj funkciis tie. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zayugróc 1833 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bánovce nad Bebravou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la partizanoj okupis la urbeton, sed post 6 tagoj la faŝistoj reokupis ĝin. En 2001 vivis en Uhrovec 1523 homoj, (1508 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika klasikisma preĝejo de 1817
- luterana preĝejo de 1940
- klasikisma kastelo el la 19-a jarcento
- renesanca kastelo kun parko de familio Zay de 1613, en 1767 pligrandiĝis, en 1977 renoviĝis (nun muzeo), interne estas kapelo de 1746, en 1904 trakonstruiĝis
- klasikisma vitrofarejo el la 19-a jarcento
- naskiĝdomo de Ľudovít Štúr kaj ankaŭ Alexander Dubček, nun muzeeto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- tie naskiĝis en 1815 Ľudovít Štúr
- tie naskiĝis Alexander Dubček