Podolie
Podolie, hungare Felsőleszéte [felŝOlesEte] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ alia vilaĝo apartenas al la municipo.
Podolie | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Nové Mesto nad Váhom | ||
Poŝtkodo | 916 22 | ||
Aŭtokodo | NM | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 005 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 111 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°40′40″N 17°46′31″O / 48.67778°N, 17.77528°O (mapo) Koordinatoj: 48°40′40″N 17°46′31″O / 48.67778°N, 17.77528°O (mapo) | ||
Alto | 177 m s.m. | ||
Areo | 17 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Podolie [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Podolie situas laŭ traira flankovojo. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 10 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la pratempoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en la 13-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Leszete". En 1792 pro incendio la vilaĝo cindriĝis. En 1828 vivis tie 1217 vilaĝanoj en 174 domoj. En 1898 la oficiala hungara loknomo iĝis la origina Felsőleszéte, anstataŭ la longe uzata Podola. La vorteto Felső (=supra) aldoniĝis pro peto de poŝto por fari diferencon de la alia Leszéte. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőleszéte 1423 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágújhely, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Podolie 2049 homoj, (1994 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo kun ĉirkaŭa muro omaĝe al Sankta Georgo pli frue, ol 1332, en 1758 barokiĝis, en la 20-a jarcento pligrandiĝis
- klasikisma paroĥo el la 19-a jarcento
- klasikisma sonorilostablo el la 19-a j.c.
- kolono pri Sankta Triunuo
- spektaklejo de malgrandaj konstruaĵoj (vidu la foton)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio