Veľké Uherce
Veľké Uherce | |
hungare: Nagyugróc, germane: Großugerwitz | |
municipo | |
Kastelo en Veľké Uherce
| |
|
|
Oficiala nomo: Veľké Uherce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Partizánske |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horná Nitra |
Montaro | Tribeč |
Rivero | Drahožica |
Situo | Veľké Uherce |
- alteco | 230 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 36′ 30″ N 18° 26′ 20″ O / 48.60833 °N, 18.43889 °O (mapo) |
Areo | 27,787533 km² (2 778,753 ha) |
Loĝantaro | 1 986 (31.12.2010) |
Denseco | 71,47 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1274 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 958 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-38 |
Aŭtokodoj | PE |
NUTS | 505722 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Veľké Uherce | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Veľké Uherce (hungare Nagyugróc [nadjugrOc], germane Großugerwitz) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľké, nagy kaj Groß signifas: granda.
Situo
[redakti | redakti fonton]Veľké Uherce situas laŭ rojo inter montoj 440 kaj 351 m altaj, laŭ flankovojoj. Partizánske troviĝas je 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1274 en formo "Vgrich", la pli preciza hungara kaj latina nomoj aperis en 1352, kiel "Nogvgrouch, Magna Wgrouch". En 1601 oni komputis tie 6 nobeldomojn, lernejon, paroĥon, po 3 muelejojn kaj bienocentron, fine 69 domojn, en 1828 vivis tie 654 vilaĝanoj en 96 domoj. En 1827 vitrofarejo, en 1865 uzino pri mebloj ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyugróc 1910 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Oslany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Uherce 1964 homoj, (1944 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 14-a jarcento, en 1669 renesanciĝis
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Granda) de 1852
- malfrurenesanca kastelo el la 17-a jarcento, post jarcento barokiĝis, en 1860 novgotikiĝis, nun lernejo