Dolné Vestenice
Dolné Vestenice, hungare Alsóvesztény [alŝOvestEnj], germane Nieder-Westenitz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Dolné, alsó kaj nieder signifas: suba.
Dolné Vestenice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Prievidza | ||
Poŝtkodo | 972 23 | ||
Aŭtokodo | PD | ||
Telefonkodo | ++421-46-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 635 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 180 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°42′00″N 18°24′00″O / 48.7°N, 18.4°O (mapo) Koordinatoj: 48°42′00″N 18°24′00″O / 48.7°N, 18.4°O (mapo) | ||
Alto | 228 m s.m. | ||
Areo | 14 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolné Vestenice [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Dolné Vestenice situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Bánovce nad Bebravou-Prievidza. La lasta urbo troviĝas je 20 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La setlejo fondiĝis en la 11-a jarcento, sed la unua mencio okazis nur en 1349 en latina formo "Wezthenicz Inferior". En 1815 loĝis tie 524 vilaĝanoj, en 1828 638 vilaĝanoj en 92 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóvesztény 792 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝanoj formis partizanan trupon. En 2001 vivis en Dolné Vestenice 2699 homoj, (2654 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika klasikisma preĝejo el la 19-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio