Podlužany (distrikto Bánovce nad Bebravou)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podlužany |
Podlužany | |||
hungare: Bánluzsány | |||
municipo | |||
Podlužany
| |||
|
|||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Rivero | Bebrava | ||
Situo | Podlužany | ||
- alteco | 218 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 46′ 15″ N 18° 14′ 21″ O / 48.77083 °N, 18.23917 °O (mapo) | ||
Areo | 14,021 km² (1 402 ha) | ||
Loĝantaro | 810 (2004-12-31) | ||
Denseco | 57,77 loĝ./km² | ||
Unua mencio | 1295 | ||
Vilaĝestro | Jozef Hruška | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 956 52 | ||
Telefona prefikso | 421 (0)38 | ||
Aŭtokodoj | BN | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |||
Vikimedia Komunejo: Podlužany, Bánovce nad Bebravou District | |||
Retpaĝo: podluzany.eu | |||
Portalo pri Slovakio |
Podlužany [podluĵani], (hungare Bánluzsány [bAnluĵAnj]) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Podlužany situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 5 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Podluzsan". En 1499 ĝi havis la rajton fari bazaradon. En 1784 loĝis tie 470 vilaĝanoj (105 familioj) en 64 domoj, en 1828 432 vilaĝanoj en 48 domoj. En la 19-a jarcento sukerofarejo kaj 2 alkoholofarejoj donis laboreblecon al la vilaĝanoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bánluzsány 672 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bánovce nad Bebravou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Podlužany 796 homoj, (779 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario el la 18-a jarcento
- luterana klasikisma preĝejo de 1827, turo alkonstruiĝis en 1935 kaj tiam la eksteraĵo novgotiĝis
- skulptaĵoj pri Urbano la 1-a kaj Johano Nepomuko