Malinová (distrikto Prievidza)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malinová |
Malinová | |
hungare: Csék, germane: Zeche | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Malinová | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Prievidza |
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando |
Parto de | Horná Nitra |
Montaro | Malgranda Fatro |
Situo | Malinová |
- alteco | 342 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 51′ 14″ N 18° 36′ 52″ O / 48.85389 °N, 18.61444 °O (mapo) |
Areo | 13,088262 km² (1 308,83 ha) |
Loĝantaro | 890 (31.10.2010) |
Denseco | 68 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1339 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 972 13 |
Telefona antaŭkodo | +421-46 |
Aŭtokodoj | PD |
NUTS | 514187 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Malinová, Prievidza District | |
Retpaĝo: www.malinova.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Malinová (hungare Csék [ĉEk], germane Zeche aŭ Czach) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historiaj slovakaj loknomoj estis Čech kaj Cách.
Situo
[redakti | redakti fonton]Malinová situas fine de sakovojo. Prievidza troviĝas je 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1339 en formo "Chach". En 1431 la husanoj okupis ĝin. Ekde 1612 ĝis la 18-a jarcento oni lavadis tie oron. En 1663, 1806 kaj en 1840 incendioj okazis. En 1787 loĝis tie 604 vilaĝanoj en 71 domoj, en 1828 815 vilaĝanoj (228 familioj) en 113 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csék 1060 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 iom da loĝantoj iĝis partizanoj, el ili 26 mortis dum batalo. En 2001 vivis en Malinová 867 homoj, (775 slovakoj, 79 germanoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo el la 19-a jarcento
- kolono pri Sankta Triunuo de 1822
- monumento pri Slovaka Nacia Ribelo