Ďurďové
Ďurďové, hungare Gergőfalva estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Ďurďové | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Považská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 018 22 | ||
Telefonkodo | ++421-42-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 195 (en 2 001) | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°01′41″N 18°29′52″O / 49.02806°N, 18.49778°O (mapo) Koordinatoj: 49°01′41″N 18°29′52″O / 49.02806°N, 18.49778°O (mapo) | ||
Alto | 447 m s.m. | ||
Areo | 5 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ďurďové [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Ďurďové situas en valo inter montoj 836 kaj 694 m-ojn altaj, laŭ traira flankovojo. Považská Bystrica troviĝas je 17 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la 10-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en latina formo "via Harohania sen de terra abbatis de Scala", en 1397 en hungara formo "Gergew", en 1429 en slava formo "Gywrdowo". En 1784 loĝis tie 169 vilaĝanoj (26 familioj) en 27 domoj, en 1828 239 vilaĝanoj en 25 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Gyurgyove, poste ĝi rericevis la hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gergőfalva 196 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Illava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ďurďové 195 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio