Moravské Lieskové
Moravské Lieskové | |
hungare: Morvamogyoród | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Moravské Lieskové | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Nové Mesto nad Váhom |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Blankaj Karpatoj |
Rivero | Klanečnica |
Situo | Moravské Lieskové |
- alteco | 301 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 49′ 11″ N 17° 47′ 29″ O / 48.81972 °N, 17.79139 °O (mapo) |
Areo | 36,42 km² (3 642 ha) |
Loĝantaro | 2 524 (31.12.2009) |
Denseco | 69,3 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1398 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 916 42 |
Telefona antaŭkodo | +421-32 |
Aŭtokodoj | NM |
NUTS | 506265 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Moravské Lieskové | |
Retpaĝo: www.moravskelieskove.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Moravské Lieskové (hungare Morvamogyoród [morvamodjorOd]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Moravské Lieskové situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ĉeĥio-Nové Mesto nad Váhom. La lasta troviĝas je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1398 en formo "Leskow", apartenanta al burgo Beckov. Jam dum la mezepoko tie estis komerca vojo al Ĉeĥio. En 1784 loĝis tie 2492 vilaĝanoj (496 familioj) en 395 domoj, en 1828 2322 vilaĝanoj en 413 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Morva-Lieszkó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Morvamogyoród 4820 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trenčín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Moravské Lieskové 2440 homoj, (2345 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika novromanika preĝejo de 1912
- luterana preĝejo de 1786, turo alkonstruiĝis en 1895, en 1975 renoviĝis
- kastelo nomata Szilvay [silvai]