Nová Dubnica
Nová Dubnica | ||
hungare: Újtölgyés, germane: Neudubnitz | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Nová Dubnica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Distrikto Ilava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Stredné Považie | |
Montaro | Okcidentaj Karpatoj | |
Rivero | Váh | |
Situo | Nová Dubnica | |
- alteco | 240 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 56′ 06″ N 18° 08′ 50″ O / 48.93500 °N, 18.14722 °O (mapo) | |
Areo | 11,253 km² (1 125,3 ha) | |
Loĝantaro | 11 781 (31.12.2009) | |
Denseco | 1 046,92 loĝ./km² | |
Fondo | 1951 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 018 51 | |
Telefona antaŭkodo | +421-42 | |
Aŭtokodoj | IL | |
NUTS | 513440 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Nová Dubnica | ||
Retpaĝo: www.novadubnica.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Nová Dubnica (hungare Újtölgyés, germane Neudubnitz) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.
La urbocentro estas praktike dividita en kvin apartaj unuoj: Mírové náměstí, Sad, Nálepky, Cirilo kaj Metodo, Komenio kaj Pribin. Dank' al la granda kvanto da verdaĵoj, ĉi tiuj fruktoplantejoj aspektas kiel enfermitaj kortoj rememorigaj pri pli malgrandaj parkoj. La "loĝloko" iĝis memstara komunumo la 1-an de januaro 1957 kaj ricevis sian nomon - Nová Dubnica kiu oficiale iĝis urbo en 1960.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 8 km. La flughaveno en Slávnice kaj Trenčín ankaŭ estas proksima al la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nová Dubnica estis projektita de arkitekto Jiří Kroh en 1951. Ĝi devis esti modelo de laŭplana solvo de la loĝproblemo, ne-loĝeja loko - ideale funkcianta urbo en natura reliefo. Samjare oni komencis konstrui novan urbon el 4 vilaĝpartoj: Dubnica nad Váhom, Veľký Kolačín kaj Malý Kolačín. La unuaj loĝantoj alvenis post unu jaro.
En 1956 jam pli ol 2 mil da loĝantoj vivis tie. Nová Dubnica iĝis oficiale urbo en 1960.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Komence de 2021 jaro, en Nova Dubnica lokiĝas oficejo de E@I.[1]
Allogaĵo
[redakti | redakti fonton]La kinejo Panorex, kiu estis la unua panorama kinejo en Slovakio, estas uzata por organizado de kulturaj eventoj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ datumoj de 2011 jaro, en Nova Dubnica loĝas 11.466 de homoj.
Loĝantaro de Nova Dubnica laŭ religio.[2]
Religio | Kvanto de homoj |
---|---|
katolikismo | 7222 |
luteranismo | 314 |
kalvinismo | 13 |
ortodoksismo | 21 |
atestantoj de Jehovo | 26 |
metodismo | 15 |
baptismo | 7 |
adventismo | 3 |
judaismo | 1 |
mormonismo | 2 |
aliaj religioj | 108 |
sen religio | 3616 |
Loĝantaro de Nova Dubnica laŭ etno.[3]
Etno | Kvanto de homoj |
---|---|
slovakoj | 11.215 |
hungaroj | 20 |
ciganoj | 4 |
rusinoj | 2 |
ĉeĥoj | 167 |
ukrainoj | 9 |
germanoj | 9 |
poloj | 12 |
rusoj | 5 |
serboj | 5 |
aliaj etnoj | 18 |
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peter Baláž (2021-07-21). La Ondo de Esperanto: E@I: Nova oficejo, nova urbo, nova estonteco.
- ↑ http://pop-stat.mashke.org/slovakia-religion-loc2011.htm
- ↑ http://pop-stat.mashke.org/slovakia-ethnic-loc2011.htm