Skačany
Skačany, hungare Szkacsány [skaĉAnj] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Skačany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Partizánske | ||
Poŝtkodo | 958 53 | ||
Aŭtokodo | PE | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 272 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°39′40″N 18°22′45″O / 48.66111°N, 18.37917°O (mapo) Koordinatoj: 48°39′40″N 18°22′45″O / 48.66111°N, 18.37917°O (mapo) | ||
Alto | 205 m s.m. | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Skačany [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Skačany situas laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo. Partizánske troviĝas je 6 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1078 en formo "Scachan". La kampoj longe apartenis al la eklezio. En 1410 fortikaĵo konstruiĝis. Supozeble en la 16-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. En 1767 loĝis tie 849 vilaĝanoj, en 1828 779 vilaĝanoj en 112 domoj. En 1834 la urbeto ricevis rajton por tutlanda bazarado. En 1865 bierofarejo ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szkacsány 1203 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la partizanoj kontraŭstaris la germanojn. En 2001 vivis en Skačany 1293 homoj, (1288 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika klasikisma preĝejo ĉirkaŭita per muro omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1803
- baroka kapelo de 1731
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Szkacsány naskiĝis hungara komponisto Ferenc Gaál.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio