Melčice-Lieskové
Melčice-Lieskové, hungare Melcsicmogyoród [melĉicmodjorOd] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Melčice-Lieskové | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 05 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 538 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°50′40″N 17°55′00″O / 48.84444°N, 17.916667°O (mapo) Koordinatoj: 48°50′40″N 17°55′00″O / 48.84444°N, 17.916667°O (mapo) | ||
Alto | 204 m s.m. | ||
Areo | 22 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Melčice-Lieskové [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Melčice-Lieskové situas preter Váh, laŭ traira flankovojo apud ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo. Trenčín troviĝas je 12 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri Melcsic/Melčice en 1398 en formo "Myliche" apartenanta al fortikaĵo de Beckó. Apuda vilaĝo Nemeslieszko(Nemesmogyoród)/Zemianske Lieskové menciiĝis en 1478. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Melcsic 853, en Nemesmogyoród 493 homoj, (plejparte slovakoj). En 1912 Nemesmogyoród kaj alia vilaĝeto Vágzsámbokrét [vAgĵAmbokrEt] unuiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Melčice-Lieskové 1517 homoj, (1470 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1611 en Melčice
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo en Melčice
- iama juda komuna domo
- kastelo de familio Szilvay [silvai] en Lieskové
- malfruklasikisma kastelo el la 19-a jarcento en la iama vilaĝo Zsámbokrét
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio