Jalovec (distrikto Prievidza)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jalovec |
Jalovec | |
hungare: Parlag, germane: Jalowetz | |
municipo | |
Preĝejo en Jalovec
| |
|
|
Oficiala nomo: Jalovec | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Prievidza |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horná Nitra |
Montaro | Malgranda Fatro |
Najbaras kun | Ráztočno, Chrenovec-Brusno |
Situo | Jalovec |
- alteco | 345 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 46′ 16″ N 18° 44′ 35″ O / 48.77111 °N, 18.74306 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 360 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 340 m s. m. |
Areo | 6,03 km² (603 ha) |
Loĝantaro | 592 (31.10.2010) |
Denseco | 98,18 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1430 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 972 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-46 |
Aŭtokodoj | PD |
NUTS | 557714 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Jalovec, Prievidza District | |
Retpaĝo: www.jalovec.eu | |
Portalo pri Slovakio |
Jalovec (hungare Parlag germane Jalowetz [jalovec]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jalovec situas en valo de rojo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Handlová-Prievidza. La lasta urbo troviĝas je 9 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430 en formo "Alloc". En la 15-a kaj 16-a jarcentoj vitrofarejo funkciis tie. En 1778 loĝis tie 203 vilaĝanoj, en 1828 183 vilaĝanoj en 26 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jalovec(z), poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Parlag 405 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jalovec 547 homoj, (543 slovakoj).