Veľký Klíž
Veľký Klíž, hungare Nagykolos [nadjkoloŝ] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľký kaj nagy signifas: granda.
Veľký Klíž | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Partizánske | ||
Poŝtkodo | 958 45 | ||
Aŭtokodo | PE | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 916 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°33′00″N 18°22′00″O / 48.55°N, 18.366667°O (mapo) Koordinatoj: 48°33′00″N 18°22′00″O / 48.55°N, 18.366667°O (mapo) | ||
Alto | 244 m s.m. | ||
Areo | 4 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľký Klíž [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Veľký Klíž situas fine de sakovojo. Partizánske troviĝas je 15 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo konsistas el la subaj 3 iamaj vilaĝoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Apátkolos
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1230, sed laŭ la onidiro abatejo fondiĝis jam en 1074. En 1715 oni komputis tie 54 domojn, en 1755 vivis tie 455 vilaĝanoj, en 1828 434 vilaĝanoj en 62 domoj. Tiutempe oni minadis marmoron. Ĝis 1898 la oficiala hungara loknomo estis la simpla Kolos. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Apátkolos 515 homoj, (plejparte slovakoj).
Nagykolos
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1244, kiel abateja bieno. En 1775 oni vivis tie 384 vilaĝanoj, en 1828 388 vilaĝanoj en 56 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagykolos 670 homoj, (plejparte slovakoj).
Jánosújfalu
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1430. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Jánosújfalu 361 homoj, (plejparte slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 11-a jarcento, en 1936 renoviĝis
- romkatolika klasikisma preĝejo de 1803
- ruinoj de la abatejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio