Trenčianske Mitice
Trenčianske Mitice, hungare Trencsénmitta [trenĉEnmita], germane Trentschinermittitz estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Trenčianske Mitice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 22 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 766 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°49′15″N 18°07′10″O / 48.82083°N, 18.11944°O (mapo) Koordinatoj: 48°49′15″N 18°07′10″O / 48.82083°N, 18.11944°O (mapo) | ||
Alto | 328 m s.m. | ||
Areo | km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trenčianske Mitice [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Trenčianske Mitice situas sub monto 768 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo kaj fervojo preteriras). Trenčín troviĝas je 18 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo naskiĝis en 1960 pro unuiĝo de 3 apudaj (sube listigitaj) vilaĝoj. Ĝis Traktato de Trianon la 3 komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Trenčianske Mitice 732 homoj, (712 slovakoj).
(Egyházas)mitta/Kostolné Mitice
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1269 en formo "Mitha". En la 18-a jarcento vitrofarejo funkciis tie. En 1784 loĝis tie 157 vilaĝanoj (25 familioj) en 22 domoj, en 1828 283 vilaĝanoj en 22 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mitta 207 homoj, (plejparte slovakoj).
Rozsonymitta/Rožňové Mitice
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439, en 1489 en formo "Rosen Mytha". En 1784 loĝis tie 217 vilaĝanoj (41 familioj) en 25 domoj, en 1828 271 vilaĝanoj en 51 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Rozsonymitta 291 homoj, (plejparte slovakoj). En 1945 2 ŝtonominejoj ekfunkciis.
Nemesmitta/Zemianske Mitice
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1369 en formo "Felseu Mitha alias Lukach Mitaya". En 1784 loĝis tie 228 vilaĝanoj (53 familioj) en 40 domoj, en 1828 269 vilaĝanoj en 21 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemesmitta 198 homoj, (plejparte slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo el la 13-a jarcento, en 1794 trakonstruiĝis
- renesanca kastelo el la 18-a jarcento en Rozsonymitta, post jarcento klasikismiĝis
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj itala Vikipedioj