Saltu al enhavo

Sirnach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hub (Sirnach))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sirnach (stacidomo).
Sirnach
Blazono de Sirnach
Blazono de Sirnach
Centro de Sirnach kun katolika preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 717712 / 258492 (mapo)47.4666666666679Koordinatoj: 47° 28′ N, 9° 0′ O; CH1903: 717712 / 258492 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 6702
Areo 12,4 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 8370
Komunumkodo 4761
Mapo de Sirnach
vdr

Sirnach (prononcu Sirnaĥ) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 6 702 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sirnach situas en la tiel nomita regiono Malantaŭa Turgovio en la sudo de Kantono Turgovio en la valo de la rivero Murg inter la urboj Wil kaj Vinterturo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sirnach mem ankaŭ la vilaĝoj kaj iamaj municipokomunumoj Busswil, Gloten, Horben, Hub, Littenheid kaj Wiezikon.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sirnach limas en nordo al Münchwilen, en oriento al Wil (Kantono Sankt-Galo), en sudoriento al Wilen, en sudo al Kirchberg (Kantono Sankt-Galo), en sudokcidento al Fischingen kaj en okcidento al Eschlikon.

Sirnach disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo. La stacidomo de la komunumo estas servata per la regiona trajlinio S35 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.

La komunumo disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto tra Sankt-Galo, Zuriko, Berno al Ĝenevo.

La unua dokumenta mencio de Sirnach datiĝas el la jaro 790. En mezepoko bienposedanto en Sirnach estis la Monaĥejo Fischingen.

La unuaj dokumentaj mencioj de la municipo Busswil datiĝas el la jaroj 792 kiel Pucinesvillare kaj 834 kiel Buosinwilare.

La unua dokumenta mencio de Horben datiĝas el la jaro 1223 kiel Hurewen. La antaŭa komunumo Horben estis disigita fine de 1996. La setlejoj Hurnen, Riethof kaj Than nun apartenas al la komunumo Eschlikon, dum la vilaĝo Horben ekde la 1-a de januaro 1997 estas parto de la politika komunumo Sirnach.

Littenheid estis unuan fojon menciita en la 1160-aj jaroj kiel Litinhaidi.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]