Münchwilen (distrikto)
Distrikto Münchwilen | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Turgovio | |
Kantono | Turgovio |
Ĉefloko | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 716419 / 260320 (mapo)47.4833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716419 / 260320 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 37317 (2008-12-31) |
Areo | 155,4 km² |
Loĝantardenseco | 240 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2006 |
Distrikto Münchwilen estas distrikto de Kantono Turgovio. Ĝi havas areon de 155,4 km² kaj nombris 37 317 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. La ĉefloko de la distrikto estas la komunumo Münchwilen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Münchwilen formas la sudokcidentan parton de la kantono. La regiono de la distrikto estas konata sub la nomo Malantaŭa Turgovio (germane Hinterthurgau). La orientan parton de la distrikto formas la valo de la rivero Murg, alfluanto de Turo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la sudokcidenta parto de la distrikto pasas la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo tra Wil al Sankt-Galo kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A1. Tra la distriktĉefurbo pasas la kantona fervojlinio de la kompanio THURBO de Wil al Frauenfeld kaj tra la orienta distriktoparto la fervojlinio de Wil al Romanshorn, kiun ankaŭ servas THURBO.
Komunumoj de la distrikto Münchwilen
[redakti | redakti fonton]Al la distrikto Münchwilen apartenas komence de 2011 la sekvantaj dek-tri komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2007) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Aadorf | 7986 | 20.0 | 4551 | |
Bettwiesen | 1059 | 3.8 | 4716 | |
Bichelsee-Balterswil | 2581 | 12.1 | 4721 | |
Braunau | 678 | 9.2 | 4723 | |
Eschlikon | 3805 | 6.2 | 4724 | |
Fischingen | 2564 | 30.7 | 4726 | |
Lommis | 1084 | 8.6 | 4741 | |
Münchwilen | 4757 | 7.8 | 4746 | |
Rickenbach | 2513 | 1.6 | 4751 | |
Sirnach | 6949 | 12.4 | 4761 | |
Tobel-Tägerschen | 1384 | 7.0 | 4776 | |
Wängi | 4077 | 16.4 | 4781 | |
Wilen | 2059 | 2.2 | 4786 | |
Totale | 13 | 41496 | 138,22 | 2006 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Kadre de la enkonduko de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio okazis komplete restrukturigo de la distriktoj de la kantono. La distriktoj Bischofszell, Diessenhofen kaj Steckborn estis malfonditaj kaj ties komunumoj atribuitaj al la distriktoj Arbon, Frauenfeld, Kreuzlingen kaj Weinfelden. La komunumo Aadorf estis nove atribuita al la distrikto Münchwilen, dum la komunumoj Affeltrangen, Wuppenau kaj Schönholzerswilen estis deprenitaj de la distrikto Münchwilen kaj atribuitaj al la distrikto Weinfelden.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo pri la distrikta tribunalo de Münchwilen Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
|
|