Münchwilen TG
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchwilen |
Münchwilen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Münchwilen | ||||
Geografia situo | CH1903: 716419 / 260320 (mapo)47.4833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716419 / 260320 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4618 | ||||
Areo | 7,8 km² | ||||
Alteco | 515 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9542$ | ||||
Komunumkodo | 4746 | ||||
Münchwilen estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝi havis 4 618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Münchwilen situas ĉe la bordo de la rivero Murg, alfluanto de Turo en oriento de Turgovio meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Münchwilen, Oberhofen ĉe Münchwilen, Sankt Margarethen, Freudenberg, Holzmannshaus, Mezikon, Mörikon, Pfannenstil kaj Sedel.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Münchwilen limas en oriento al la urbo Wil en la najbara Kantono Sankt-Galo. En sudo la komunumo limas al Sirnach, en sudokcidento al Eschlikon, en okcidento kaj nordokcidento al Wängi kaj en nordo al Bettwiesen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Münchwilen situas ĉe la svisa aŭtovojo A1 de Sankt-Galo al Zuriko. La publikan trafikon garantias la fervojlinio de Frauenfeld al Wil, kiu disponas pri pluraj haltejoj sur la teritorio de Münchwilen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Münchwilen datiĝas el la jaro 1170. Plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas el la bronzepoko. Pruvita estas ankaŭ la ekzisto de keltaj kaj romiaj setlejoj.
La hodiaŭa komunumo Münchwilen estiĝis per la kunigo de la municipoj Münchwilen, Oberhofen kaj Sankt-Margarethen en la jaro 1950.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Distrikto Münchwilen
- Aliaj lokoj kun la nomo Münchwilen
- Münchwilen Pflegeheim (stacidomo)
- Münchwilen TG (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Münchwilen
- Münchwilen TG en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kapelo Sankt-Margareten
-
Katolika preghejo
-
Reformita preghejo
-
La rivero Murg en Münchwilen
-
Trafikcirklo en la centro de la komunumo
-
Modernaj loĝdomoj en Münchwilen
-
Komunuma biblioteko
-
Trafikcirklo en la komunuma centro
-
Trajno de Frauenfeld-Wil-Fervojo
|