Hurona lingvo
Aspekto
Hurona lingvo | |
lingvo | |
---|---|
Irokeza lingvaro • Wyandot | |
Parolata en | Kebekio (Kanado) |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Amerika lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | iro |
ISO 639-3 | wdt |
Glottolog | wend1234 |
Angla nomo | Wendat |
Franca nomo | wendat |
La hurona lingvo estas irokeza lingvo parolata nur en Kebekio de la huronoj. Origine, ĉi tiu lingvo estis parolata en Ontario. Ĝi ne plu estas la denaska lingvo de la huronoj, sed la lingvo povas esti lernata. La "rezervejo" de ĉi tiu lingvo situas en la vilaĝo Wendake, apud Kebeko. La kanto Jesous Ahatonhia (Hurona kristnasko), de Jean de Brébeuf, estis komponita en la hurona.
Oni ne devas konfuzi kun la Wyandot, ekstingita lingvo kaj lingvo tre simila al la hurona lingvo.
Vortareto hurone-esperante
[redakti | redakti fonton]Hurona | Esperanto | Hurona | Esperanto |
---|---|---|---|
Skat | 1 Unu | tendi | 2 Du |
achienk | 3 Tri | ndak | 4 Kvar |
Wich | 5 Kvin | Wahia | 6 Ses |
tsoutare | 7 Sep | aʿtere | 8 Ok |
entron | 9 naŭ | ahsen | 10 Dek |
kwe | Saluton | Händiahaon | Li estas viro |
Önhetien | Ŝi estas virino | yäniennonh | Hundo |
Awen | Akvo | Atsihenstatsi | Nigra |