Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo
Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organization established by the United Nations (en) mediprotekta organizaĵo interregistara organizaĵo neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1988 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Fondinto(j) | Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo aŭ ISKŜ (angle Intergovernmental Panel on Climate Change pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo aŭ IPCC) estas scienca organizaĵo taskita pri la taksado de la riskoj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzita de la homaro. Ĝi estis kreita en 1988 de du asocioj de la Unuiĝintaj Nacioj: la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO). La ĉefa tasko de la spertuloj estas taksi la riskojn de la klimatoŝanĝiĝo kaj kolekti strategiojn por malhelpi ĝin. La sidejo de ISKŜ troviĝas en Ĝenevo.
En 2007 la organizaĵo, kune kun la eksa usona vicprezidento, Al Gore, ricevis la Nobel-premion pri paco.
Funkciado
[redakti | redakti fonton]ISKŜ estas malferma al ĉiu membrolando de la du fondintaj organizaĵoj kaj kunigas centon da fakuloj el la tuta mondo, el universitatoj, esplorlaboratorioj, entreprenoj, asocioj medipotektaj kaj aliaj organizaĵoj. ISKŜ estas do asocio de landoj: ĝiaj anoj estas nacioj.
Kunsidantoj estas delegitoj de siaj propraj registaroj kaj ilia mandato estas "ekspertizi la sciencajn, teknikajn kaj sociekonomiajn informojn pri risko de klimatŝanĝiĝo pro homa agado.
Ekde sia fondiĝo ISKŜ verkis serion de raportoj, kiuj referenciĝis kaj estas pli kaj pli uzataj de decidantoj, sciencistoj, studentoj kaj aliaj fakuloj. Tiuj raportoj influas la mediprotektan politikon de multaj registaroj.
Taskoj
[redakti | redakti fonton]ISKŜ estas organizaĵo ne por esplora, sed ekspertiza, kies tasko estas sintezi esplorlaborojn tutmondajn.
Pli precize la taskoj de ISKŜ estas:
- ekspono de la aktuala scio pri la diversaj aspektoj de la klimatproblemaro;
- takso de la sekvoj de klimatŝanĝiĝoj al medio kaj socio;
- vortigo de realismaj strategioj por evito aŭ adaptiĝo;
- partoprenigo de evoluantaj kaj nove industriiĝintaj landoj al ISKŜ-agadoj.
Organizo
[redakti | redakti fonton]ISKŜ konsistas el tri laborgrupoj:
- grupo 1 pristudas la fizikajn kaj ekologiajn principojn de la klimatŝanĝiĝo
- grupo 2 pristudas la efikojn, la malfortaĵojn kaj la adaptiĝon al klimatŝanĝiĝo
- grupo 3 pristudas la rimedojn por malpligrandigi la klimatŝanĝiĝon
Ekzistas ankaŭ speciala skipo por naciaj inventaroj pri gasoj kun forceja efiko, kiu verkis metodologiajn gvidliniojn por tiaj inventaroj.[1].
Ĉiu laborgrupo kaj la speciala skipo havas du kunprezidantojn, unu reprezentanta evoluintan landon, la alia evoluantan landon.
Budĝeto
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2005 ISKŜ elspezis 4,9 milionoj da svisaj frankoj, t.e. ĉ. 3,1 milionoj da eŭroj. De 1988 ĝis inkluzive 2005 la suma budĝeto estis 81,3 milionoj da frankoj aŭ 51,7 milionoj da eŭroj[2], meze deo 4,5 milionoj da svisaj frankoj. La elspezoj estas do pli-malpli konstantaj.
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Centoj de ISKŜ-anoj (reprezentantoj de registaroj kaj asocioj) kunvenas ĉiujare. Ĉiu membro disponas unu voĉon, nerigarde la grandecon de la lando. La kunsido starigas la kampon de ontaj raportoj kaj validas la verkitajn raportojn.
ISKŜ kunvenigas ankaŭ fakatelierojn pri diversaj demandoj rilate al klimatŝanĝiĝo.
La ĉefaj agadoj de ISKŜ estas la produktado de raportoj (taksaj raportoj kaj specialaj raportoj), metodologiaj gvidlinioj kaj teknikaj dokumentoj.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ISKŜ publikigas periodajn informojn, kiuj povas taŭgi kiel apogo por la agado de la landoj, kiuj subskribis la traktatojn de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimatŝanĝiĝo.
Tiuj informoj estas baze konsiderataj kiel la plej fidindaj pri tiu temo, kaj estas ofte citataj en la politikaj kaj sociaj diskutoj pri tiu ĉi afero.
La panelo publikigis ses taksajn raportojn en 1990, 1995, 2001, 2007, 2014, 2021. Aldona raporto estis publikigita en 1992. Apud la plena raporto, la panelo publikigas resumon por tutmondaj politikistoj (Summary for Policymakers), kiu ĝenerale vekas atenton de amaskomunikiloj pro iliaj praktikaj konsideroj.
Taksaj raportoj
[redakti | redakti fonton]Kvar tiaj raportoj de la ISKŜ aperis inter 1990 kaj 2007:
- Unua raporto en 1990; ĝi konfirmis la sciencajn informojn pri la klimatŝanĝiĝo. Ĝi instigis Unuiĝintajn Naciojn starigi kadran konvencion pri klimatŝanĝiĝoj, adoptita en 1992 kaj valida ekde marto 1994.
- Dua raporto en 1995 - "Klimatŝanĝiĝoj 1995"; ĝi estis bazo al la diskutoj pri la protokolo de Kioto
- Tria raporto en 2001 - "Bilanco 2001 pri klimatŝanĝiĝoj"; ĝi enhavas la tri raportojn de la laborgrupoj kaj sintezan raporton pri la sciencaj demandoj rekte ligitaj al politiko necesa.
- Kvara raporto en 2007, atendata en novembro 2007 post tri antaŭaj raportoj:
- la 1-an de februaro (Parizo),
- la 5-an de aprilo (Bruselo),
- la 3-an de majo (Bangkoko).
Specialaj raportoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj raportoj rilatas aŭ al taksado aŭ la preciza demando:
- Efikoj de klimatŝanĝiĝo al regionoj, 1997
- Aviado kaj planeda atmosfero, 1999
- Metodoligiaj kaj teknikaj demandoj pri teknologia delokigo, 2000
- Uzo de teritorioj, uzŝanĝo de teritorioj kaj arbaroj, 2000
- Kapto kaj stokado de karbondioksido (2006)
- Maldetruo de la ozona tavolo kaj de la planeda klimatsistemo: demandoj rilate al fluorklorkarbonhidrogenaĵoj kaj al karbonhidrogenaĵoj perfluoraj
Metodologiaj raportoj
[redakti | redakti fonton]Membroj
[redakti | redakti fonton]Kritiko
[redakti | redakti fonton]La tutmonda varmiĝo pri kiu okupiĝas ISKŜ koncernas multajn homojn kaj interesojn. La sekvoj de la tutmonda varmiĝo influas multajn fakojn kaj klimatprotekto postulas klopodojn, kiuj laŭ diversaj vidpunktoj estas diversnivele taksataj. La laboro de ISKŜ pri la tutmonda varmiĝo estas do rigardata kritike, kaj diversaj flankoj riproĉas aŭ maltroigon aŭ troigon.
Problemo estas la fakto, ke la fina redakto de la temresumoj politike tre observataj dependas de la granda nombro de politikistoj kaj juristoj misiitaj de la registaroj. Kritikistoj antaŭvidas la danĝeron, ke la konsilantoj kunfandiĝos kun la konsilotoj.[3] Tiel evidentiĝis rilate al la kvara taksa raporto de ISKŜ, ke iuj registaroj (interalie Usono kaj Ĉinio) sukcesis obteni evidentan malplifortigon de la raportmalneto proponita de la sciencistoj.
Ne en scienca literaturo, sed en politikaj kaj publikaj diskutoj, ĉefe en Usono, ekzistas multaj reprezentoj de la tiel nomataj klimatkritikistoj, kiuj esprimas dubon pri la rezultoj prezentitaj de ISKŜ aŭ ĝenerale pri la teorio de klimatŝanĝiĝoj antropogenaj (kaŭzitaj de la homo). En iuj kazoj oni suspektas ilin pri pagita lobiadlaboro.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-05. Alirita 2007-11-20 .
- ↑ IPCC PROGRAMME AND BUDGET FOR 2006 TO 2009. Arkivita el la originalo je 2007-07-13. Alirita 2007-07-13 .
- ↑ Der Klimabasar (la klimatbazaro), Die Zeit, 1-an de februaro 2007
- ↑ Wie ein Ölgigant und das American Enterprise Institute Stimmung gegen den UN-Klimabericht machen (kiel naftogiganto kaj la usona instituto de entreprenoj varbas kontraŭ UN-klimatraporto), Telepolis, 2-an de februaro 2007
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- TTT-ejo de la ISKŜ (angle kun dosieroj en la araba, ĉina, franca, rusa kaj hispana)
- Resumo de la tria raporto el la jaro 2001 (germane) Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Aldone al la ISKŜ-raporto de 2007 far la Instituto Alfred Wegener (germane)
- La raporto de 2001 (angle) Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Unuiĝo de koncernataj sciencistoj: La procedo por starigi ISKŜ-raporton (angle) Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bernhard Pötter: Centoj kunverkas la klimatobiblion, TAZ de la 3-a de februaro 2007, p. 3 (germane)