Ibolya Hegyi
Aspekto
Ibolya Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1953 |
Morto | 14-an de marto 2016 (62-jaraĝa) |
TTT | |
Retejo | http://www.hegyiibolya.hu/ |
Ibolya Hegyi [iboja hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi Ibolya estis hungara gobelinisto.
Ibolya Hegyi [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1953 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de marto 2016.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ibolya Hegyi studis en Industriarta Altlernejo inter 1972–1978. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Margit Szilvitzky kaj Károly Plesnivy. Ŝi teksis gobelinojn el lanoj, silkoj, linoj kaj metalofadenoj. Ŝiaj teksaĵoj portis sukceson unue en 1980 en bienalo en Szombathely. Inter 2003–2006 ŝi plulernis kaj en 2008 ŝi akiris sciencan gradon DLA. Ŝi ricevis premiojn inter 1992-2008.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1991, 1999, 2008)
- Szentendre (1994)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Moskvo (1983)
- Arthalo Budapeŝto (1985)
- Parizo (1989, 2003)
- Tokio (1992)
- Budapeŝto (1996, 2001, 2005)
- Cincinnati (2000)
- Vaŝingtono (2004)
- Lafayette (2013)
- Krefeld (2014)
Elektitaj gobelinoj
[redakti | redakti fonton]- Himnusz (1996)
- Tejút (1999)
- Aquamarin (2002)
- Nagyítás (2008)
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kézzel az elektronika korában (2004)
- Az idő szövete (disertaĵo, 2008)
- Europa Szövete / Web of Europe (2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-20. Alirita 2018-12-20 .