Margit Szilvitzky
Margit Szilvitzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szilvitzky Margit |
Naskiĝo | la 8-an de januaro 1931 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Morto | la 7-an de junio 2018 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | István Gergely (arkitekto pri internaj spacoj) |
Infano | Nora Gergely (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo textile artist (en) |
Margit SZILVITZKY [silvicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilvitzky Margit estis hungara tekstilartisto, pentristo, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis István Gergely (arkitekto pri internaj spacoj) (ŝia geedziĝa nomo estis Gergely Istvánné).
Margit Szilvitzky [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1931 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de junio 2018 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Szilvitzky akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1954. En la 1960-aj jaroj ŝi okupiĝis pri vestofasonadoj. Inter 1963 kaj 1995 ŝi instruis en la Industriarta Altlernejo, kie ŝi estis atelierestro inter 1985-1995. Ŝi estis nomumita altlerneja instruisto en 1990, en la sekva jaro ŝi vivis en Romo helpe de stipendio. Ŝi ricevis premiojn inter 1962-2004. Ŝi naskis filinon en 1956.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1970, 1977, 1984, 1995, 2008)
- Vieno (1971)
- Székesfehérvár (1979)
- Helsinko (1986)
- Parizo (1990, 1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szombathely (1972-1982)
- Londono (1978)
- Novjorko (1979, 1999)
- Budapeŝto (1980, 1989, 1994, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1981, 1990, 1997)
- Parizo (1998)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Zárójelek (1987, akrilato)
- Római kollázs (1991, kretodesegnaĵo)
- Kihajtogatott kép ferde motívummal (1997, akrilato)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2007-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-06. Alirita 2018-11-06.