Saltu al enhavo

Ignacio Agustí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacio Agustí
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1913 (1913-09-03)
en Lliçà de Vall
Morto 26-an de februaro 1974 (1974-02-26) (60-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Regionalist League (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignacio AGUSTÍ Peypoch (Lliçà de Vall, Barcelono; 3a de septembro 1913 - Barcelono; 26a de februaro 1974) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en juro en Barcelono. Laboris kiel ĵurnalisto en la katalunlingvaj La Veu de Catalunya kaj L´Instant. En tiu epoko li anid en la Lliga Regionalista. Je la Hispana Enlanda Milito li fuĝis de Barcelono kaj post mallonga restado en Germanio, li eniris en la zono de la ribeluloj tra Lisbono. Li alvenis al Salamanko komence de 1937 kaj aliĝis poste al la unika faŝisma partio Falange Española, kaj de katalunisto iĝis kontraŭkatalunisto. Li instaliĝis en Burgoso, tiam ĉefurbo de la frankisma tendaro, kie li direktoris la revuon Destino en ties unuaj jaroj, kun kun José Vergés Matas​. Poste li direktoris la ĵurnalon Tele/eXprés kaj jam en la 1960-aj jaroj li kunlaboris en la revuo Triunfo.

Agustí verkis en kataluna lingvo ĝis 1936 kaj en kastilia lingvo ekde tiam. Ekde 1943 li ekpublikighis sian fundamentan verkon, nome la rakontan serion "La ceniza fue árbol" (La cindro estis arbo), de kiu elstaras la du unuaj eroj, nome Mariona Rebull kaj El viudo Rius (1944). Ĝi rakontas la historion de la familio de Joaquín Rius, edzo de Mariona Rebull, ambaŭ apartenantaj al la kataluna industria burĝaro, kun unua generacio kiu kreas la familian enton, dua kiu plifirmigas ĝin kaj tria kiu elspezas la riĉon en luksoj kaj finfine nuligas ĝin. La unua romano estis adaptita al kino fare de José Luis Sáenz de Heredia kaj la tuto de la serio al televida serio en TVE laŭ la titolo La saga de los Rius.

Romanoj
  • Los surcos (1942)
  • Mariona Rebull (1943)
  • El viudo Rius (1944)
  • Desiderio (1957)
  • Diecinueve de julio (1965)
  • Guerra civil (1972)
Teatro
  • El cubilete del diablo (1951)
Memoroj
  • Ganas de hablar (1974)
Eseoj
  • Un siglo de Cataluña (1940)
  • Cataluña entre tradición y revolución (1952)