Mariona Rebull
Mariona Rebull | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ignacio Agustí |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1943 |
Mariona Rebull estas romano de la hispana verkisto Ignacio Agustí, publikigita en 1943. Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
Ĝi apartenas al lia serio "La ceniza fue árbol" (La cindro estis arbo), publikigita inter 1942 kaj 1972 kaj kiu rakontas la lastajn jarojn de la Dua Hispana Respubliko. La serio estas komponita de aliaj pluaj volumoj: nome El viudo Rius, Desiderio, Diecinueve de julio kaj Guerra Civil. Tiu serio publikigita laŭlonge de la frankisma diktaturo kongruis kun la rigardo al tiuj tumultaj jaroj fare de la tendaro venkinta en la milito.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La intrigo temas pri la malsukcesa geedzeco de Mariona kaj Joaquín Rius, kiu edziĝis nur por plibonigi sian socian pozicion. Mariona restis enamiĝinta de Ernesto Villar. En tiu verko oni miksas la ĵaluzon kaj aliajn malfacilaĵojn de la amafero kune kun la priskribo de la burĝaj etosoj de Barcelono, inkludante mildan kritikon al la plej kritikeblaj aspektoj, kadre de la diktaturaj tendencoj.
Adapto
[redakti | redakti fonton]Mariona Rebull estis adaptita al kino fare de José Luis Sáenz de Heredia kaj la tuto de la serio al televida serio en TVE laŭ la titolo La saga de los Rius.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mariona Rebull en la hispana Vikipedio.