Ilinojsa Ŝtata Universitato
La Ilinojsa Ŝtata Universitato (angle Illinois State University, mallongigite ISU [1]) estas la plej malnova publika universitato en la ŝtato Ilinojso, Usono, kiu situas en la urbeto Normal kaj kiu estis fondita en 1857.
Antaŭ 1964, la institucio havis preskaŭ kompletan liberalartan instruplanon, kaj prenis sian nunan nomon.
ISU temigas esploradon kaj havas altan rangon inter la ŝtatuniversitatoj. Ĝi estas konsiderita "nacia universitato" aljuĝante diversajn doktorajn gradojn kun forta emfazo de esplorado. ISU estas rekonita kiel unu el la supraj 100 naciaj publikaj universitatoj, vicigita 85-a en la US News and World Report-listo de 2012 de la plej bonaj naciaj publikaj universitatoj [2].
El la kvar Illinois publikaj universitatoj por fari la liston, nur la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign kaj la University of Chicago vicis pli alte en 2012. ISU ankaŭ estas rekonita kiel unu el la plej bonaj dek plej grandaj "produktantoj" de instruistoj en Usono, laŭ la Amerika Asocio de Kolegioj de Instruista Eduko. ISU ankaŭ estas specialigita pri paroladoterapio kaj parolad-rilataj sanstudoj [3].
ISU havis 20,521 studentojn kaj 1,113 akademian kunlaborantaron en 2006, kaj instrukotizo tiun saman jaron estis 8,040 USD por studentoj loĝantaj en la stato de Ilinojso. Studoj ĝis doktoreco estas ofertitaj.
Milner Library havas pli ol 1.5 milionojn da librotitoloj.
Organizo
[redakti | redakti fonton]- kolegio de Aplikata Scienco kaj Teknologio
- kolegio de Artoj kaj Sciencoj
- kolegio de Komerco
- kolegio de Edukado
- kolegio Wonsook Kim de Belartoj
- Menonita kolegio de Flegado
Ekzemplaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Christopher Zervic (n. en 1973), esperantisto kaj juristo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝi estis antaŭe nomita Illinois State Normal University (1857–1964) kaj poste Illinois State University at Normal (1964–1967)
- ↑ A Concise History of the University. Arkivita el la originalo je July 19, 2011. Alirita April 9, 2011 . Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ William Weber, "The Growth of Collaboration in History Education: Current Practices," Perspectives (September 1999). Arkivita el la originalo je 2013-11-09. Alirita 2023-07-24 .