Ilona Nagykovácsi
Ilona Nagykovácsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kovács Ilona Mária |
Naskiĝo | la 27-an de januaro 1910 en Jászárokszállás (Hungario) |
Morto | la 10-an de junio 1995 en Toronto (Kanado) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/1-1-23 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Polgár (1947–1993) |
Okupo | |
Okupo | aktoro diseuse (en) |
Ilona Nagykovácsi [nadjkovAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagykovácsi Ilona estis hungara aktoro, kantisto. Ŝia origina, plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Kovács Ilona Mária, ŝia geedziĝa nomo (hungarsisteme) estis Polgár Tiborné.
Ilona Kovács [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1910 en Jászárokszállás, ŝi mortis la 10-an de junio 1995 en Toronto (Kanado).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Nagykovácsi komencis sian karieron kiel cirkisto-revuisto, sed ŝi lernadis ankaŭ kantadon, fine ŝi frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi. En 1933 ŝi ricevis rolojn en Teatro Magyar kaj pluraj teatroj, kabaredoj, revuoj, kie ŝi ĉefe kantadis. Ŝi famiĝis pro kantadoj de signifaj poemoj, ili estis aŭdeblaj ankaŭ en Hungara Radio. En la fruaj 1940-aj jaroj ŝi apartenis precipe al Teatro Madách, ŝi faris koncertojn ekzemple en la Muzikakademio kaj Palaco Vigadó. Dum la nazia erao ŝi nenie prezentis sin. Post la 2-a mondmilito ŝi denove havis eblecojn kantadi kaj roladi en pluraj teatroj, kabaredoj, revuoj. En la fruaj 1960-aj jaroj ŝi kun sia dua edzo disidis al Okcidenta Germanio, ekde 1964 ili vivis en Toronto.
Ŝi edziniĝis en 1936, eksedziniĝis post dek jaroj, ŝi denove edziniĝis al Tibor Polgár en 1947.
Elektitaj kanzonoj
[redakti | redakti fonton]- Losonczy–Szenes: Egy kis tüzet kérek
- Losonczy–Zseni Várnai: Ezüstróka
- aliaj kanzonoj [2]
Ŝiaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Maga lesz a férjem (1937) - kantistino
- Gyurkovics fiúk (1940-41) - kantistino
- Fény és árnyék (1943) - ĉefrolo
Ŝia libro
[redakti | redakti fonton]- Fény és árnyék (membiografio, 1982)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-05 per la retarkivo Wayback Machine