Tibor Polgár
Tibor Polgár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Polgár Tibor |
Naskiĝo | la 11-an de marto 1907 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 27-an de aŭgusto 1993 en Toronto (Kanado) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/1 parcella, 1. sor, 23. sír |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Kanado (1969–2013) Hungario |
Alma mater | Madách Imre High School (en) (1917–1925) Muzikakademio Franz Liszt Nemzeti Zenede (en) Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Nagykovácsi (1947–1993) |
Okupo | |
Okupo | dirigento pianisto komponisto filmkomponisto |
Tibor Polgár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Polgár Tibor estis hungara komponisto, dirigento, framasono [1][rompita ligilo], [2]. Lia edzino estis Ilona Nagykovácsi.
Tibor Polgár [3] naskiĝis la 11-an de marto 1907 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de aŭgusto 1993 en Montrealo (Kanado) (laŭ alia fonto en Toronto).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Polgár devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis estetikon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, paralele komponadon kaj pianoludon en Muzikakademio Franz Liszt. Liaj ĉefaj muzikaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Albert Siklós. Post fondiĝo de la Hungara Radio li tuj ricevis statuson kiel pianisto, poste ankaŭ dirigento, fine li estis arta gvidanto (1949–1950). En 1929 li ŝanĝis al religion al kalvinismo. En la 1930-aj jaroj li estis ankaŭ dirigento de Nacia Teatro (Budapeŝto), krome li ofte ricevis muzikajn taskojn en produktado de filmoj. Dum la nazia erao Ilona Nagykovácsi kaŝigis lin, en 1947 ili geedziĝis. Inter 1958–1961 li estis muzika gvidanto de Teatro Jókai. En la fruaj 1960-aj jaroj li kun sia edzino disidis al Okcidenta Germanio, baldaŭ ili vivis en Toronto. En 1969 ili ricevis kanadajn ŝtatanecojn. Inter 1966 kaj 1975 li instruis en la Universitato de Toronto, sed li havis ankaŭ plurajn komisionojn en Kanado.
Li ricevis premiojn en 1952 kaj 1953.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Florentin kalap (1948)
- A kérők (1955)
Elektitaj filmaj muzikoj
[redakti | redakti fonton]- Az új földesúr (1935)
- Printempo de morto (filmo) (1939)
- Valamit visz a víz (1944)
- Beszterce ostroma (1948)
- Surveturo (1955)
- En uniformo (1957)
- Érett nők dicsérete (1978)
Sola filmrolo
[redakti | redakti fonton]- Don Juan legutolsó kalandja (1958) - opera dirigento
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- [4][rompita ligilo] angle kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio