Saltu al enhavo

Imagine Publishing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imagine Publishing
negoco vd
Dum 14-a de majo 2005 - nekonata/nuntempe
Jura formo partnership limited by shares
Sidejo Bournemouth
TTT Oficiala retejo
vdr

Imagine Publishing estis brita eldonista firmao, kiu publikigis diversajn revuojn kaj gazetojn rilate al videoludoj, komputiko kaj kreemaj aŭ vivstilaj temoj.

Ĝi estis fondita la 14-an de majo 2005 per privataj fondusoj de Damian Butt, Steven Boyd kaj Mark Kendrick, ĉiuj iamaj direktoroj de Paragon Publishing. La firmao lanĉis aron de 6 videoludaj kaj komputikaj titoloj jam dum la unuaj 6 monatoj de sia aktiveco. Ĝi estis transprenita de Future plc la 21-an de oktobro 2016.

Kiam ĝi estis akirita de Future plc, Imagine Publishing eldonis entute 20 presitajn revuojn, 25 retejojn, 30 poŝtelefonajn aplikaĵojn. Ĝi cetere havis katalogon de de pli ol 1,200 libro-revuoj - ĉiuj publikigitaj tutmonde kaj rilate al kvar ĉefaj temoj – teknologio, fotografio, scio/scienco kaj videoludoj.

Ĉefaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La magazinoj publikigitaj de Imagine Publishing inkludis :

  • Play
  • GamesTM
  • Retro Gamer
  • SciFiNow (vendita al Kelsey Media en 2017)
  • Digital Photographer
  • iCreate
  • Web Designer
  • Photoshop Creative
  • Total 911
  • Linux User and Developer
  • 3D Artist
  • How It Works
  • All About Space
  • All About History
  • World of Animals
  • History of War
  • NowGamer.com
  • Gadget
  • Real Crime
  • History of Royals
  • boot (ISSN 1088-5439)
  • Practical Digital Video
  • Windows XP Made Easy
  • Digital Camera Buyer
  • PC Home

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]